Saltu al enhavo

Afrika Pokalo de Nacioj 2025

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika Pokalo de Nacioj 2025
كأس الأمم الإفريقية 2025
ⵜⴰⵇⴱⵓⵛⵜ ⵏ ⵜⴻⴼⵔⵉⵇⵜ ⵏ ⵢⵉⵖⵍⴰⵏⴻⵏ 2025
Coupe d'Afrique des Nations 2025
Turniraj detaloj
Loko  Maroko
Datoj de la 21-a de decembro 2025 ĝis la 18-a de januaro 2026
Teamoj 24 
Ejoj (en 6 urboj)
vdr

La Afrika Pokalo de Nacioj 2025, arabe كأس الأمم الإفريقية 2025, tamaziĥte ⵜⴰⵇⴱⵓⵛⵜ ⵏ ⵜⴻⴼⵔⵉⵇⵜ ⵏ ⵢⵉⵖⵍⴰⵏⴻⵏ 2025, france Coupe d'Afrique des Nations 2025, ankaŭ mallongigata AFCON 2025CAN 2025, estas la 35-a eldono de la dujara afrika futbala turniro organizita de la Konfederacio de Afrika Futbalo (france Confédération Africaine de Football, CAF). Ĝi estas gastigata de Maroko inter la 21-a de decembro 2025 ĝis la 18-a de januaro 2026. Estas la dua fojo post 1988, ke la evento okazas en Maroko.

Sian titolon en ĝi defendas la antaŭa ĉampiono de 2023, la Ebur-Borda nacia teamo de futbalo.

La senegala nacia teamo venkis la marokan nacian teamon 1-0 post kromtempo en la fina matĉo okazinta ĉe la Stadiono Princo Moulay Abdallah en Rabato, gajnante la pokalon por la dua fojo en sia historio