Afrika bubalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Afrika bubalo
African Buffalo.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Sincero Syncerus
Specio: S. caffer
Syncerus caffer
(Sparrman, 1779)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Syncerus range map.png
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La afrika bubalokafra bubalo (Syncerus caffer) estas bovedo, la nura ankoraŭ vivanta specio el la genro Syncerus. La besto apartenas al la t.n. grandaj kvin. La afrika bubalo havas malbonan reputacion. Ĝi estas neantaŭvidebla kaj povas esti danĝera por ĉasistoj kaj homoj kiuj tro proksimiĝas, kelkfoje kun morto kiel sekvo. Plejofte la besto foriras dum danĝero. Estas du subspecioj, la ruĝa bubalo (Syncerus caffer nanus) kaj la nigra bubalo (Syncerus caffer caffer).

Tiu afrotropisa besto troviĝas i.a. en jenaj ekoregionoj : la angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj, la itigiaj-sumbuaj densaĵoj, la nord-konga arbara-savana mozaiko, la okcident-sudana savano, la viktori-basena arbara-savana mozaiko kaj la zambezaj inunditaj herbejoj.