Saltu al enhavo

Afrika pegeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika pegeto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Verreauxia
Hartlaub, 1856
Specio: Afrika pegeto V. africana
Verreauxia africana
(Verreaux, J & Verreaux, É, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Sasia africana (pranomo)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Afrika pegeto[1] (Verreauxia africana) estas afrika birdospecio el la familio de la Pegedoj kaj la nura specio de la genro Verreauxia. Ĝi troviĝas en Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Liberio, kaj Ugando. Tiu specio estis priskribita kiel surloke ofta kaj havas tre grandan teritorion, kaj tial la Internacia Unio por Konservado de la Naturo taksis ĝian konservostatuson kiel "Malplej Zorgiga".[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Afrikan pegeton formale priskribis en 1855 la francaj natursciencistoj Jules kaj Édouard Verreaux el specimeno kolektita en Gabono, Okcidenta Afriko. Ili metis ĝin en la genron Sasia kaj stampis la duvortan nomon Sasia africana.[3][4] La Afrika pegeto estas nun la nura specio metita en la genron Verreauxia kiun enkondukis en 1856 la germana ornitologo Gustav Hartlaub.[5][6] La genronomo evidente aludas al la unuaj priskribintoj, nome Jules kaj Édouard Verreaux.

La specio estas monotipa: oni agnoskis neniun subspecion.[6]

La Afrika pegeto estas malgranda birdo proksimume 9 ĝis 10 cm longa. La masklo havas kaŝtanbrunan aŭ ruĝecan frunton kaj grizverdan aŭ olivverdan kronon, dum ĉe la ino la frunto havas la saman koloron kiel la krono. La ceteraj supraj partoj estas malhelverdaj kun flaveca nuanco. La flugiloj kaj vosto estas brunnigraj. La gorĝo kaj brusto estas malhelgrizaj, kaj la ventro estas iomete pli helgriza. La beko estas nigra, la okulo ruĝa kaj la kruroj ruĝecaj. La junulo similas al la plenkreskulo, sed havas grizajn aŭ sabloflavajn nuancojn miksitajn en la ĝeneralan koloron de la plumaro.[7]

La vivejo de la afrika pegeto estas ĉefe sekundara arbaro de malaltaj teroj. Ĝi estas aktiva birdo, ofte vidata moviĝanta de loko al loko en paroj aŭ triopoj, kaj foje aliĝanta al miksspeciaj kunmanĝantaroj. Ĝi serĉas manĝaĵon en la pli malaltaj tavoloj de arboj, arbustoj kaj densa vegetaĵaro. Ĝi estas parenco de la pegoj, kaj malgraŭ sia eta grandeco, ĝi martelas per sia beko en branĉojn kaj fendetas tigojn por atingi larvojn de skaraboj. Ĝi ankaŭ kolektas aliajn insektojn, sed ŝajne ne interesiĝas pri formikoj. Reproduktado estas observita inter junio kaj februaro en diversaj partoj de ĝia disvastiĝa areo. La nesto estas konstruata en alteco de malpli ol 5 metroj super la grundo, kaj la ovaro kutime konsistas el du ovoj. Ambaŭ gepatroj partoprenas en la zorgado pri la idoj.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ornitologia taksonomio.
  2. ↑ BirdLife International (2016). “Verreauxia africana”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22680784A92878132.en. Alirita 3a de Septembro 2023..
  3. ↑ (1855) “Description d'oiseaux nouveaux de l'Afrique méridionale et occidentale”, Revue et Magasin de Zoologie Pure et Appliquée (French) 7, p. 217–222 [217].
  4. ↑ (1948) Check-List of Birds of the World 6. Harvard University Press.
  5. ↑ (1856) “Bericht über die Leistungen in der Naturgeschichte der Vögel während des Jahres 1855”, Archiv für Naturgeschichte (German) 22 (2), p. 1–32 [28].
  6. 1 2 Woodpeckers. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (January 2023). Alirita 29a de Januaro 2023 .
  7. 1 2 (2010) Woodpeckers. Bloomsbury Publishing, p. 117–118. ISBN 978-1-4081-3504-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]