Afrika sagobirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika sagobirdo
Afrika sagobirdo, ĉe Nacia Parko Ĉobe
Afrika sagobirdo, ĉe Nacia Parko Ĉobe
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Anhingedoj Anhingidae
Genro: Anhinga
Anhinga rufa
(Daudin, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Anhinga rufa chantrei - MHNT

La Afrika sagobirdo (Anhinga rufa), foje nomata SerpentobirdoAfrika sagulo, estas akvobirdo de sub-Sahara Afriko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Afrika sagobirdo estas membro de la familio de sagobirdoj nome Anhingedoj, kaj ĝi estas tre proksime rilata al la Amerika (Anhinga anhinga), la Orienta (Anhinga melanogaster), kaj la Aŭstralia (Anhinga novaehollandiae) sagobirdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La masklo estas ĉefe brile nigra kun blanka strieco, sed inoj kaj nematuraj birdoj estas pli brunecaj. La Afrika sagobirdo diferencas laŭ aspekto el la Amerika sagobirdo plej rekoneble pro ties blanka kolflanka strio kontraŭ ruĝecbruna fonkoloro (la latina scienca nomo rufa aludas al tia koloro). La pinteca beko evitus konfuzon kun kormoranoj.

Ĝi estas 80 cm longa kormoraneca fiŝomanĝanta specio kun tre longa kolo, kiel ĉe aliaj anhingoj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Afrika sagobirdo troviĝas tra sub-sahara Afriko kie estas grandaj akvejoj. La birdo reproduktiĝas tie en reproduktaj kolonioj kun la Pigmea kormorano, la Ibisoj kaj aliaj akvobirdoj.

Unu subspecio, la Levantenia sagobirdo (Anhinga rufa chantrei), loĝis ĉe la Lago Amik (Amik Gölü) en sud-centra Turkio, en la valo de lago Hula kaj marĉoj de norda Israelo kaj en la marĉoj de malsupraj riveroj Eŭfrato kaj Tigriso en suda Irako. La turka populacio malaperis dum la 1930-aj jaroj, kaj la israela populacio dum la sekigado de lago Hula dum la 1950-aj jaroj kaj la iraka populacio dum la Golfa Milito de la 1990-aj jaroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio konstruas neston el bastonetoj sur arbo kaj la ino demetas 3-6 ovojn. Ili ofte nestumas kun ardeoj, egretoj kaj kormoranoj.

Ili ofte naĝas tenante nur la kolon superakve, de tie la komuna nomo Serpentobirdo. Tio estas kutimo kunhavata ankaŭ de aliaj anhingoj.

Malkiel ĉe multaj aliaj akvobirdoj, la plumoj de la Afrika sagobirdo ne enhavas iun ajn oleon kaj estas pro tio neakvorezista. Pro tio, la birdo estas malpli pozitive flosanta kaj ties plonĝokapabloj estas plibonigitaj. Post plonĝado por fiŝo, la plumoj povas iĝi trempitaj. Por kapabli flugi kaj pluhavi varmizolecon ĝi bezonas sekigi siajn plumojn. Tiele la Afrika sagobirdo estas ofte vidata sidanta ĉe la akvejo etendanta siajn flugilojn kaj sekiganta siajn plumojn sub la vento kaj la suno kun la kormoranoj kun kiuj ĝi kunhavas habitaton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]