Afrika tuberfabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
afrika tuberfabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Sphenostylis’’
Specio: S. stenocarpa
Sphenostylis stenocarpa
(HOCHST. ex A.RICH.) HARMS
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La afrika tuberfabo (Sphenostylis stenocarpa) estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la fabacoj (Fabaceae). La planto hejmiĝas en la tropika Afriko. La utilplanto estas proksime parenca al vico de aliaj „fabo kaj fazeoloj

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La afrika tuberfabo estas volvanta herba planto. La tigo kreskas ĝis longeco de 2 kaj 3 metrojn. La floroj estas dusimetriaj. La 25 ĝis 30 cm longa, iomete ligna guŝoj havas 20 ĝis 30 semojn. La semoj havas longecon de ĉ. 5 mm kaj diametro de ĉ. 1 mm. Ili estas lentforme ovalaj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La afrika tuberfabo kreskas en la tuta tropika Afrika kaj estas kultivata en Centrafriko kaj Okcidentafriko (Eburbordo, Ganao, Togolando, Gabono, la du Kongoloj kaj en parto de Orientafriko (ekzemple Etiopio). La planto estas precipe kultivata en la suda parto de Nigerio, kie ĝi nomiĝas girigiri. Ĝi toleras acidajn kaj sablajn grundoj kaj kreskas ĝis altecoj de 1800 metroj. La planto devas havi humide varman klimaton.

Uzado kaj enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Kaj la semoj kaj la tuberoj estas manĝeblaj.

La afrika tuberfabo evoluiĝas ĉe la radikoj 5 ĝis 7,5 cm longaj kaj 50 ĝis 300 g pezaj tuberoj, kiuj similas al longecajn batatojn, sed havante la duoblan kvanton da proteino kiel batato. La tuberoj havas protein-enhavon de 11 ĝis 19 % kaj karbonhidrat-enhagvon de 63 ĝis 73 % kaj 3 % faibroj. Je planto oni rikoltas duonan kilogramon da radikoj.

La semoj estas bongustaj kaj estas preferataj al aliaj semoj kaj legomoj en Okcidentafriko. Ili enhavas 21 ĝis 29 % da proteino, kiuj similas al sojfabo rilate la procentaĵo de lisino kaj metionino. La semoj enhavas ĉ. 50 % de karbonhidratoj kaj 5 ĝis 6 % de fibroj. Oni rikoltas ĝis 2000 kg da guŝoj po hektaro.

La sekigitaj semoj estas ordinare trampitaj en akvo kaj post kuiritaj dum pluraj horoj. Kiel almanĝaĵoj taŭgas ignamo, rizo, maizo aŭ en supoj. La tuberoj estas uzataj krudaj aŭ kuiritaj kiel terpomoj, ankaŭ la gusto estas simila.

La planto ankaŭ estas ornamplanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • National Research Council (U. S.): Tropical Legumes: Resources for the Future. (Paperback) Books for Business, 2002. ISBN 0-89499-192-2. S. 27-32.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]