Saltu al enhavo

Afrika turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika turdo
Afrika turdo en Etiopio
Afrika turdo en Etiopio
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. pelios - afrika turdo
Turdus pelios
Bonaparte, CLJL, 1850
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

9 subspecioj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La afrika turdo[1] (latine Turdus pelios) estas afrika birdospecio el la familio de turdedoj. Ĝi troviĝas de Gvineo al Etiopio kaj suden ĝis Zambio kaj Angolo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

  • Passeriformes - paseroformaj
    • Turdidae - turdedoj
      • Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
        • Turdus pelios Bonaparte, CLJL, 1850 - afrika turdo
          • Turdus pelios chiguancoides Seebohm, H, 1881
          • Turdus pelios saturatus (Cabanis, JL, 1882)
          • Turdus pelios nigrilorum Reichenow, A, 1892
          • Turdus pelios poensis Alexander, B, 1903
          • Turdus pelios pelios Bonaparte, CLJL, 1850
          • Turdus pelios bocagei (Cabanis, JL, 1882)
          • Turdus pelios centralis Reichenow, A, 1905
          • Turdus pelios graueri Neumann, OR, 1908
          • Turdus pelios ŝŝstormsiŝ Hartlaub, KJG, 1886

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La afrika turdo havas malhelajn olivecgrizajn suprajn partojn. La gorĝo estas blanketa, kun brunaj strioj. La brusto estas grizecbruna kun palflavaj aŭ oranĝaj flankoj. Laŭ la subspecioj, la ventro estas blanka, aŭ oranĝa. La beko estas flava-oranĝa. Ĝi pezas 46–78 g kaj estas 21–23 cm longa.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Ornitologia taksonomio
  2. AviList v2025, konsultita la 22-an de dec. 2025
  3. "African Thrush (Turdus pelios)". Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions. Alirita la 8an de Novembro, 2016.