Saltu al enhavo

Afrika verda kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika verda kolombo
T. c. sharpei, Ganao
T. c. sharpei, Ganao
T. c. delalandii, Sudafriko
T. c. delalandii, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Treron
Specio: Afrika verda kolombo

T. calvus

Treron calvus
(Temminck, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika verda kolombo (Treron calvus) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas en plimulto de Subsahara Afriko en ampleksa teritorio kun ĉirkaŭ 17 akceptitaj rasoj.[1]

Aspekto kaj subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Plenkreskaj afrikaj verdaj kolomboj havas kaŝtanbrunajn makulojn sur la supro de siaj flugiloj kaj la junuloj havas olivecan koloron. La supraj partoj estas grizverdaj ĝis flavecverdaj; la femuroj estas flavaj; kaj la piedoj kaj beko estas ruĝaj kun blanka pinto.

  • T. c. calvus: orienta Niĝerio ĝis nordoriento de Demokratia Respubliko Kongo kaj centra Angolo
  • T. c. virescens: Princinsulo (Golfo de Gvineo)
  • T. c. sharpei: Sieraleono ĝis suda Niĝerio kaj norda Kameruno
  • T. c. nudirostris: Senegalo ĝis Gambio kaj Gvineo-Bisaŭa
  • T. c. poensis: Bioko Insulo (Golfo de Gvineo)
  • T. c. uellensis: Suda Sudano, nordo de Demokratia Respubliko Kongo, kaj Ugando
  • T. c. brevicera: Sudokcidena Etiopio ĝis norda Tanzanio oriente de Rifta Valo (escepte ĉe la marbordo)
  • T. c. salvadorii: oriento de Demokratia Rsepubliko Kongo, sudokcidenta Tanzanio, Zambio, norda Malavio, kaj Mozambiko
  • T. c. wakefieldii: marborda Kenjo kaj nordorienta Tanzanio
  • T. c. schalowi: orienta Angolo, nordorienta Namibio, norda Bocvano, kaj nordokcidenta Zimbabvo
  • T. c. ansorgei: okcidenta Angolo (sude de rivero Kvanzo)
  • T. c. vylderi: Nordokcidenta Namibio (oriente de Grootfontein)
  • T. c. gibberifrons: sudorienta Suda Sudano sude de la baseno de la Lago Viktorio en Ugando, Ruando, Burundo, okcidenta Kenjo, kaj nordokcidenta Tanzanio
  • T. c. [delalandii, glaucus aŭ orientalis]: marbordo el sudorienta Tanzanio suden ĝis Sudafriko (oriento de la Kablanda Provinco)
  • T. c. granti: malaltaj teroj de orienta Tanzanio kaj Zanzibaro

Teritorio

[redakti | redakti fonton]

Ili povas vivi kaj reproduktiĝi abunde kaj pretas al regulaj lokaj movoj. Ilia teritorio estas en Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Santomeo kaj Princo, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Suda Sudano, Tanzanio, Togo, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. African Green-pigeon (Treron calva). Internet Bird Collection. Lynx Edicions. Alirita 22a de Oktobro 2012 .


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]