Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Afriko

Africa (orthographic projection).svg
Mapo de Afriko.
Areo 30.221.532 km²
Loĝantoj 922.011.000
Landoj 54
Dependaj teritorioj 7
Ĉefaj lingvoj angla
araba
franca
portugala
svahila
Horzonoj UTC-1 al UTC+4
Plej grandaj urboj Lagoso
Kairo
Kinŝaso
Najrobo
Aleksandrio
v  d  r
Information icon.svg
Satelita foto de Afriko.
Profilo de Afriko laŭ alto super la marnivelo.

Afriko estas la dua plej granda kaj dua plej homloĝata kontinento, post Azio. Kun proksime 30,2 milionoj km² inkluzivante apudajn insulojn, ĝi kovras 6% de la tuta surfacareo de la Tero kaj 20,4% de la tuta landareo.[1] Kun 1.1 miliardo da homoj (de 2013) en 61 teritorioj, ĝi enhavas pli-malpli 15% de la homa loĝantaro.[2]

La kontinento estas ĉirkaŭita de la Mediteraneo norde, la Sueza Kanalo kaj Ruĝa Maro nordoriente, la Hinda Oceano sudoriente, kaj Atlantiko okcidente. Ne enkalkulante la disputatan teritorion de Okcidenta Saharo, ĝi enhavas 54 agnoskitajn ŝtatojn, inkluzive de Madagaskaro kaj variaj insularoj asociitaj kun la kontinento, naŭ teritoriojn kaj du de facto sendependaj ŝtatoj kun limigita aŭ nenia agnosko.

La loĝantaro de Afriko estas laplej juna inter ĉiuj kontinentoj;[3][4] la mediana aĝo en 2012 estis 19.7, dum la tutmonda mediana aĝo estis 30.4.[5] Alĝerio estas la plej granda lando laŭ areo, kaj Niĝerio laŭ loĝantaro. Afriko, ĉefe meza orienta Afriko, estas vaste konsiderata kiel la originejo kaj de homoj kaj de la taksonomia familio de la klado Homedoj. En Afriko estis malkovritaj la plej fruaj Homedoj kaj ties antaŭuloj, kiuj estis datitaj al ĉirkaŭ antaŭ sep milionoj da jaroj, kiaj la Sahelanthropus tchadensis, Australopithecus africanus, A. afarensis, Homo erectus, H. habilis kaj H. ergaster. La plej frua homa skeleto estis malkovrita en Etiopio, ĝi datiĝas de antaŭ 200.000 jaroj.[6]

Afriko duflankas la Ekvatoron kaj enhavas plurajn klimatzonojn. Ĝi estas la sola kontinento atingante de la norda modera klimatzono al la suda modera klimatzono.[7] Oni distingas la nordon, loĝatan de araboj, de la tiel nomata "subsahara" Afriko.

Afriko estas hejmo al granda diverseco de etnoj, kulturoj kaj lingvoj. En la fino de la 19a jarcento eŭropaj landoj koloniigis plej el Afriko. Plej nuntempaj ŝtatoj en Afriko originiĝis el procezo de senkoloniigo en la dua duono de la 20a jarcento.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Statuo reprezentanta Afrikon ĉe la Palaco Ferreria, en Valletta, Malto.

En la antikvaj tempoj la latina nomo Africa estis nur la nomo de la romia provinco Africa, al kies teritorio apartenis partoj de la hodiaŭa Tunizio kaj la norda parto de Libio. Unue la nomon uzis la romia senatano kaj konkeranto Skipio Afrika, kiu konkeris Kartagon por la romia regno.

Afri estis la latina nomo uzata por referenci al la loĝantoj de Afriko, kio en sia plej ampleksa senco referencas al ĉiuj landoj sude de la Mediteraneo (antikva Libio).[8][9] Tiu nomo ŝajne origine aludis al tribo de indiĝena Libio. La nomo estas kutime konektita kun HebreaFenicia ʿafar 'plovo', sed hipotezo de 1981[10] asertis ke ĝi estas el la Berbera ifri (plurale ifran) "kaverno", reference al kavernoloĝantoj.[11] La sama vorto[11] povas troviĝi en la nomo de la Banu Ifran el Alĝerio kaj Tripolitanio, nome Berbera tribo origine el Jafran (konata anakŭ kiel Ifrane) en nordokcidenta Libio.[12]

Sub la regado de la Romianoj, Kartago iĝis la ĉefurbo de la provinco Africa Proconsularis, kiu inkludis ankaŭ la marbordan parton de moderna Libio.[13] La Latina sufikso -ica povas foje esti uzata por indiki landon (ekz., en Celtica el Celtae, kiel uzita de Julio Cezaro). Ankaŭ la posta islama regno Ifrikio, en la teritorio de la nuntempa Tunizio, konservis formon de la nomo.

Laŭ la Romianoj, Afriko kuŝas okcidente de Egipto, dum "Azio" estis uzata por referenci al Anatolio kaj landoj oriente. Difina linio estis skizita inter la du kontinentoj fare de la geografo Ptolemeo (85–165), indikante al Aleksandrio laŭlonge de la Unua Meridiano kaj farante de la istmo de Suez kaj de la Ruĝa Maro la limon inter Azio kaj Afriko. Kiam eŭropanoj alvenis al la kompreno de la reala etendo de la kontinento, la ideo de "Afriko" etendiĝis kun ties kono.

Resume la nomo povus deveni el jeno:

  • de la nomo "Ifran" aŭ "Ifren", kiu estas tiu de dio (aŭ diigita reĝo), kaj tiu de berbera tribo, la Banu Ifran;
  • de "Afridi", tribo kiu vivis proksime de Kartago;
  • de la berbera "Taferka" («Tera bieno»). Tiu, kiu vivas en tia bieno estas nomata "Aferkju";
  • de la greka "afrike" («sen malvarmo»);
  • de la latina "aprica" («suna»).

Aliaj etimologiaj hipotezoj estis postulataj por la antikva nomo "Africa":

  • La juda historiisto de la 1a jarcento Jozefo Flavio (Ant. 1.15) asertis ke ĝi estas nomita por Efer, nepo de Abrahamo laŭ Gen. 25:4, kies posteuloj, laŭ li, estis invadintaj Libion.
  • Isidoro de Sevilo en Etymologiae XIV.5.2. sugestas ke "Afriko venas el la Latina aprica, signife "suneca".
  • Massey, en 1881, asertis ke Afriko estas derivita el la egipta af-rui-ka, signife "turniĝi al la malfermo de Ka." La "Ka" estas la energia duoblaĵo de ĉiu persono kaj la "malfermo de Ka" referencas al naskujo aŭ naskejo. Afriko estus, por la egiptanoj, "la naskoloko."[14]
  • Michèle Fruyt proponis[15] ligante la latinan vorton kun africus "suda vento", kio estus de Umbria origino kaj signifus origine "pluva vento".
  • Robert R. Stieglitz de la Universitato Rutgers proponis: "La nomo Afriko, derivis el la latina *Aphir-ic-a, estas koresponda al la Hebrea Ofir."[16]

La kontinenton (origine aludante nur Nordafrikon), okcidente de la rivero Nilo oni nomis en la antikvaj tempoj ofte Libja.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Landoj de Nordafriko.

Afriko limas norde al la Mediteranea Maro, okcidente al la Atlantiko, oriente al la Hinda Oceano kaj la Ruĝa Maro. La longeco de la marbordo entute ampleksas 30.490 km, do relative malmulte kompare al la surfaco. La unika landkonekto al aliaj kontinentoj estas la duoninsulo Sinajo, kiu situas inter Afriko kaj la araba duoninsulo. La plej mallonga distanco inter la kontinento Eŭropo kaj Afriko estas la Ĝibraltara markolo. Afriko havas nur relative malmultajn insulojn kompare al aliaj kontinentoj.

Pro sia situo ĉe ambaŭ flankoj de la Ekvatoro kaj la kompakta formo Afriko disponas pri la plej granda landmaso ĉe la tropikoj. Ĉirkaŭ 75 % de la surfaco de Afriko situas ene de la du tropikoj, do la tropiko de Kaprikorno kaj la tropiko de Kankro, kiuj estas la matematika limo de la tropikoj. La plej granda parto de centra kaj okcidenta Afriko estas kovritaj de la tropika pluvarbaro. La regiono de konga baseno post la amazona pluvarbaro estas la dua plej granda tropika pluvarbaro. Ĉirkaŭ la du tropikoj ekestis grandaj dezertoj. En la nordo la Saharo kaj la Namib-dezerto en la sudo (ankaŭ nomita nebuldezerto aŭ Kalahario) kiel sek-savano.

La plej malgranda ŝtato de Afriko (se oni ne kalkulas la insulojn) estas Gambio, kiu estas proksimume tiom granda kiel Kipro. La plej granda ŝtato estas Alĝerio kun proksimuma surfaco de 2.381.741 kvadratkilometroj. La plej granda insulo estas Madagaskaro, kiu situas ĉe la sudorienta marbordo de Afriko.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La plej longa rivero estas Nilo (6671 km) kiu krome estas la ununura grava rivero de Nordafriko. Nepre menciindaj estas Kongo, Nigero, Zambezo, Okavango, Limpopo, Senegalo, Gambio, Voltao kaj Oranĝo.

Lagoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda estas Viktoria-lago. Nepre menciindaj estas Tanganjiko, Malavia lago, Turkana (lago), Tana kaj Ĉado (lago).

Regionoj[redakti | redakti fonton]

N30-60, W0-30 N30-60, E0-30 N30-60, E30-60
N0-60, W0-30 N0-60, E0-30 N0-60, E30-60
S0-30, W0-30 S0-30, E0-30 S0-30, E30-60
S30-60, W0-30 S30-60, E0-30 S30-60, E30-60
Klaki por vidi detale

Regionoj:

Tiuj diferencaj du mondoregionoj estas rekoneblaj laŭ klimato, biologio, loĝantaro ktp., dum oni povas rekoni ankaŭ aliajn pli malgrandajn regionojn, kiel:

Ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

En Afriko ekzistas 54 sendependaj ŝtatoj, 17 dependaj teritorioj kaj 5 ne agnoskitaj teritorioj.

Senteksta mapo de Afriko kun rimarkindaj politikaj rektaj (ĉefe en la norda duono) limoj kaj ĉefaj riveroj kaj lagoj de la kontinento

Sendependaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio Flago-de-Angolo.svg Angolo Flago-de-Benino.svg Benino Flago-de-Burkino.svg Burkino
Flago-de-Burundo.svg Burundo Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko Flago-de-Bocvano.svg Bocvano Flago-de-Ĉado.svg Ĉado
Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo Flago-de-Eritreo.svg Eritreo
Flago-de-Etiopio.svg Etiopio Flago-de-Gabono.svg Gabono Flago-de-Gambio.svg Gambio Flago-de-Ganao.svg Ganao
Flago-de-Gvineo.svg Gvineo Flago-de-Gvineo-Bisaŭa.svg Gvineo Bisaŭa Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio Flago-de-Kabo-Verdo.svg Kabo-Verdo
Flago-de-Kameruno.svg Kameruno Flago-de-Kenjo.svg Kenjo Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo Flago-de-Liberio.svg Liberio Flago-de-Libio.svg Libio Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
Flago-de-Malavio.svg Malavio Flago-de-Malio.svg Malio Flago-de-Maroko.svg Maroko Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio
Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko Flago-de-Namibio.svg Namibio Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
Flago-de-Niĝero.svg Niĝero Flago-de-Ruando.svg Ruando Flago-de-Sao-Tomeo-kaj-Principeo.svg Sao-Tomeo kaj Principeo Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj
Flago-de-Senegalo.svg Senegalo Flago-de-Siera-Leono.svg Siera-Leono Flago-de-Somalio.svg Somalio Flago-de-Lesoto.svg Lesoto
Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko Flago-de-Sudano.svg Sudano Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano Flago-de-Svazilando.svg Svazilando
Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio Flago-de-Togolando.svg Togolando Flago-de-Tunizio.svg Tunizio Flago-de-Ugando.svg Ugando
Flago-de-Zambio.svg Zambio Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo

Aliaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Situo de Sahelo en Afriko
Orientafriko.

Pridisputataj teritorioj:

kaj kelkaj eksterteritoriaĵoj:

Afriko-meza.png
Pligrandigu mapon

Historio[redakti | redakti fonton]

Masko de la faraono Tutanĥamono, kie la infana reĝo aperas kun aranĝo Nemes.

Oni supozas, ke la sudo aŭ oriento de Afriko estas naskiĝloko de la Homaro kaj ke de tie devenas la sukcedaj specioj de Prahomoj kaj Homoideoj kiuj siavice kreis la homojn kiuj disvastiĝis tra la resto de kontinentoj, inklude la Homo sapiens sapiens antaŭ ĉirkaŭ 190.000 jaroj.

Dum la tuta antikveco kaj ĝis la unuaj jarcentoj de la kristana erao la historio de Nordafriko kuniĝis kun tiu de la Mediteraneo. Male la regionoj de subsahara Afriko vivis disvolviĝojn tre diferencajn inter si.

Laŭ la greka historiisto Herodoto (484 a. K.), fenicia ekspedicio aŭspiciata de la faraono Nekao (616 a.K.) ĉirkaŭnavigis la afrikan kontinenton la unuan fojon.

La originoj de la tra-sahara komerco inter la okcidento kaj centro de Afriko kaj la mediteranea baseno perdiĝas en la Prahistorio. La unuaj historiaj rakontoj datiĝas de la antikveco kaj rakontas pri la nomadoj kiuj organizis la komercon inter Leptis Magna kaj Ĉado. Tiu komerco vivis sian unuan hegemonion en la 1-a jarcento a.K. kun la antaŭenigo de la Romia Imperio. Ĉefe oni komercis per oro, sklavoj, eburo kaj ekzotaj bestoj por la ludoj en cirko en Romo ŝanĝe kontraŭ luksaĵoj el Romo. Fakte estas en tiu epoko kiam oni stampis la propran nomon de Afriko. Post la malvenko de Kartago fare de Romo dum la Tria Punika Milito oni starigis la romian provincon de Afriko kiu enhavos proksimume la teritorion de la nuntempa Tunizio. Estis ĝeneraligo teritoria de tiu provinco kio donos nomon al la tuta kontinento. Estis jam gravega la pliiĝanta uzado de la kamelo el la 1-a jarcento en la nordo de Afriko.

El la 7-a jarcento la araboj invadis Nordafrikon. La karavana komerco kaj la islama etendo helpis la komencon de novaj rilatoj inter la "du Afrikoj".

La Imperio Kanem-Bornu ekzistis en Afriko inter la 13-a jarcento kaj la 1840-aj jaroj. En sia hegemonio ĝi enhavis la areon kie aktuale estas la sudo de Libio, Ĉado, nordoriento de Niĝerio, oriento de Niĝero kaj nordo de Kameruno. Ĝi ankaŭ estas konata sub la nomo Songhai; tiu nomo estis donita al lertigejo por kamparanoj en Porto Novo, Benino, kie okazis la ILEI-Konferenco en 2008.

La Regno Kongo estis ŝtato situanta en la teritorioj de la aktualaj norda zono de Angolo, la enklavo de Kabindo, la Respubliko Kongo kaj la okcidenta parto de la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝia influo atingis ankaŭ la najbarajn ŝtatojn.

Notindas, ke en la deksesa jarcento la evoluo de Afriko kaj de Eŭropo tute similis: ĉiu manĝis pli malpli sate. Kompreneble la sociaj formoj estis plej diversaj.

Sklaveco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sklaveco.
Sklavtransporta karavano en Afriko en la 19-a jarcento.

Dum tri jarcentoj en moderna epoko okazis vendado de homoj, viroj, virinoj, infanoj, perforta ellandigo de ili ĉefe al Ameriko. Tion organizis ŝipkompanioj el Eŭropo kaj ĉefe formitaj el la plej koloniismaj landoj, nome britoj, portugaloj, francoj, hispanoj, nederlandanoj ktp. Ĉar afrikanoj ne ĉefe okupis la marbordojn, estis facile por la alvenintoj konstrui havenojn. Afrikaj reĝoj aŭ tribestroj foje kunlaboris kun sklavistoj per vendado de siaj militkaptitoj, kelkaj eĉ kaptis homojn de najbaraj etnoj por vendi ilin. Laŭ diversaj fontoj oni atingas la suman nombron de cent milionoj da sklavoj ellandigitaj dum tri jarcentoj. Sklavigo estis komerca bezono: eŭropanoj bezonis laborfortojn en Ameriko. La malhumana kutimo estis kontraŭo al ĉia etiko. Laŭ la tempopaŝo kaj la ŝanĝo de ekonomiaj, kulturaj, sociaj, religiaj, politikaj rilatoj, la konsidero al sklaveco ŝanĝis iom post iom, sed ankoraŭ estas restaĵoj de tia praktiko en kelkaj landoj de Afriko kaj en la cetero de la mondo.

La ĉefaj memorlokoj pri tiu triangula komerco estas Ouidah en Benino kaj insulo Gorée en Senegalo.

Koloniado de Afriko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Koloniismo.
Kolonioj de Afriko en 1913 flava: Belgio, helblua: Francio, helverda: Germanio, helruĝa: Britio, verda: Italio, blua: Portugalio, lila: Hispanio, blanka:Sendependaj.

Post la Mezepoko sisteme kelke da eŭropaj landoj (unue portugaloj, hispanoj, francoj kaj poste britoj, germanoj ktp) akiris koloniojn ankaŭ en Afriko. La totala kolonia disdivido de Afriko fare de la eŭropaj potencoj, komencita senorde en la 17-a jarcento okazis, proksimume, en 1885, dum la Berlina Konferenco kaj la komenco de la Unua Mondmilito, epoko kiam la koloniaj imperioj etendiĝis pli rapide en Afriko ol en iu ajn alia loko de la mondo, kvankam nur du landoj, kaj Liberio kaj Etiopio, sukcesis pluhavi sian sendependon. Estis ekzemplo de la Nova Imperiismo generita de la neceso de la eŭropaj landoj akiri krudajn materialojn por la rapido kresko de siaj industrioj post la Industria Revolucio, iniciata en Anglio fine de la 18-a jarcento.

Komence de la 20-a jarcento, escepte tiujn du menciitajn ŝtatojn, la tuta kontinento konsistis el kolonioj.

La Unua Mondmilito estis tutmonda ĉefe, ĉar ekster-eŭropanoj venis batali en la tranĉeoj de Francio. La "Senegalaj fusilistoj" (tirailleurs sénégalais) estis famaj, sed venis soldatoj el aliaj francaj kolonioj. Same venis al Eŭropo por batali viroj el la Brita Imperio.

Fine de la Dua Mondmilito la aliancanoj ne sukcesis interkonsenti pri la estonteco de la antikva itala kolonio de Libio. Tiam temis pri teritorio kvinoble pli granda ol Italio mem. Tamen, la loĝantaro ne superis unu milionon de loĝantoj, kaj pro tio la lando taŭgis kiel destino por la rifuĝintoj el Italio pro la milito, kiu komencis serĉi lokojn al kiuj elmigri. La suspektemoj inter Okcidento kaj Sovetunio permesis, ke fine la Unuiĝintaj Nacioj decidis sendependigi la landon en la manoj de la reĝo Idriso.

Kvankam jam estis 4 sendependaj landoj en Afriko (Liberio el 1847, Sudafriko el 1910, Egiptio el 1922 kaj Etiopio el 1941), Libio iĝis la unua afrika kolonio kiu sukcesis akiri sian sendependon, en 1951, kaj poste venos tiu de Ganao en 1957. Poste la eŭropaj potencoj iel bedaŭros tiun fakton, ĉar ili kontribuis al eksplodigo de la diversaj luktoj por la sendependigo afrika. Krome ili perdis la lastan oportunon konstrui ŝtatojn de eŭropa stilo en la suda marbordo de la Mediteraneo.

Postkolonia Afriko[redakti | redakti fonton]

Mobutu Sese Seko, longdaŭra diktatoro de Zairo, rabis ĉirkaŭ $5 mil milionojn el sia lando.

Nuntempe, Afriko enhavas 54 suverenajn landojn, plej el kiuj havas limojn kiuj estis skizitaj dum la erao de eŭropa koloniismo. Ekde koloniismo, afrikaj ŝtatoj estis suferintaj nestabilecon, korupton, violenton, kaj aŭtoritatismon. La plej majoritato de afrikaj ŝtatoj estas respublikoj kiuj funkcias laŭ ioma formo de prezidenta sistemo de regado. Tamen, malmultaj el ili kapablis teni demokratajn registarojn laŭ permanenta bazo, kaj multaj anstataŭ ciklis tra serio de puĉoj, kiuj produktis militreĝimojn.

Granda nestabileco estis ĉefe rezulto de marĝenigo de etnaj grupoj, kaj korupta rabado fare de la estroj. Multaj politikestroj (foje militestroj) profitis etnajn konfliktojn, kelkaj el kiuj estis troigitaj, aŭ eĉ kreitaj, de la kolonia regado. En multaj landoj, la armeo estis ofte konsiderata kiel nura grupo kiu povus efektive elteni la ordon, kaj ĝi regis multajn landojn en Afriko dum la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj. Dum la periodo el la 1960-aj jaroj al la fino de la 1980-aj jaroj, Afriko suferis pli ol 70 puĉojn kaj 13 prezidentajn murdojn. Ankaŭ limaj kaj teritoriaj disputoj estis oftaj, kaj la Eŭrop-devigitaj limoj de multaj landoj estis ege kontraŭitaj pere de armitaj konfliktoj.

Sudafrikaj pagosoldatoj dum atako en Angolo dum la Sudafrika Limomilito.

Ankaŭ la konfliktoj de la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio, same kiel la politikoj ke la Internacia Monfonduso, ludis gravan rolon en la kreo de nestabileco. Kiam lando iĝis sendependa por la unua fojo, oni ofte esperis ke ĝi aliĝu kun unu el la du superpotencoj. Kelkaj landoj en Nordafriko ricevis sovetan milithelpon, dum aliaj en Centra kaj Suda Afriko estis subtenitaj de Usono, Francio aŭ ambaŭ. Dum la 1970-aj jaroj okazis pliigo de la konfliktoj de la Malvarma Milito, same kiel ĵus sendependaj Angolo kaj Mozambiko aliiĝis kune al la bloko de Sovetunio, kaj landoj de Okcidento kaj Sudafriko klopodis haltigi la sovetan influon per subteno de amikaj reĝimoj aŭ insurekciaj movadoj. En Rodezio, maldekstraj geriloj helpitaj de Sovetunio kaj de Ĉinio kunigitaj en la Zimbabva Patriota Fronto eltenis fortan kamparan gerilon kontraŭ la blankula registaro de la lando. Estis enorma malsatego en Etiopio en 1983–85, kiam centoj da miloj de perosnoj malsatmortis. La kapitalisma propragando asertis ke la marksisma ekonomia politiko malbonigis la situacion.[17][18][19] La plej detrua milita konflikto en moderna sendependa Afriko estis la Dua Konga Milito; tiu konflikto kaj ties sekvoj mortigis ĉirkaŭkalkule 5.5 milionojn da personoj.[20] Ekde 2003 esti pliiĝanta konflikto en Darfur kiu rezultis en humana katastrofo. Alia elstara tragedia okazaĵo estis la Ruanda Genocido de 1994 en kiu ĉirkaŭkalkulitaj 800,000 personoj estis murditaj. Nemilita afero kiu malbonigis la vivkondiĉojn de multaj landoj estis la eksplodo de Aidoso.

En la 21a jarcento, tamen, la nombro de armitaj konfliktoj en Afriko malrapide malpliiĝis. Por ekzemplo, la milito en Angolo venis al fino en 2002 post preskaŭ 30 jaroj. Tio koincidis kun la fakto ke multaj landoj abandonis komunismecajn ekonomiajn politikojn kaj malfermiĝis al merkataj reformoj. La plibonigita stabileco kaj ekonomiaj reformoj kondukis al granda pliigo de la eksterlanda investado en multaj afrikaj landoj, ĉefe el Ĉinio,[21] kio rezultis en rapida ekonomia kresko en multaj landoj, ŝajne markante finon de jardekoj de stagnado kaj malpliiĝo. Kelkaj afrikaj ekonomioj estas inter la plej rapide kreskantaj en la mondo je 2016. Grava parto de tiu kresko, kiu estas foje referencata kiel Afrika Leviĝo, povas ankaŭ esti atribuata al facila disvastigo de informadaj teknologioj kaj specife la poŝtelefono.[22]

Esploraj vojaĝoj de okcidentanoj al Afriko[redakti | redakti fonton]

Statuo de Vasco da Gama ĉe lia naskiĝloko, Sines, Portugalio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Afrika Unio.

Pro ilia stato kiel eksaj kolonioj, la plejparto de la afrikaj landoj havas firmajn ekonomiajn rilatojn kun la Eŭropa Unio (EU).

Ekzistas supernacia organizaĵo, kiu rigardas kiel referencon en la direkto de la Eŭropa Unio, kiu nomiĝas Afrika Unio, al kiu apartenas ĉiuj landoj de la kontinento escepte de Maroko, pro tio ke ĝi ankaŭ inkludas la Araban Demokratian Saharan Respublikon. La plejparto de la afrikaj landoj estas disvolviĝontaj aŭ disvolviĝantaj.

Pli ol 50% de la loĝantaro aŭ 350 milionoj da personoj vivas per malpli ol unu dolaro tage. Afriko pagas ĉirkaŭ 20,000 milionojn da dolaroj kiel pagojn de ŝuldoj ĉiujare, spite la malaltigojn de tiaj ŝuldoj ekde la 1990-aj jaroj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Afrika Banko por Disvolviĝo.

La grupo de la Banko por Afrika DisvolviĝoAfrika Banko por Disvolviĝo (AfDB) estas multflanka financa institucio por disvolvigo establita por kontribui al la ekonomia disvolvigo kaj socia progreso de afrikaj landoj. La ABD estis fondita en 1964 kaj enhavas tri entojn: nome la Afrika Banko por Disvolviĝo, la Afrika Fonduso por Disvolviĝo kaj la Niĝeria Fidata Fonduso. La misio de ABD estas lukti kontraŭ la malriĉo kaj plibonigi la vivkondiĉojn en la kontinento pere de la helpo al la investado de publika kaj privata kapitaloj en projektoj kaj programoj kiuj estas intencitaj por kontribui al la ekonomia kaj socia disvolvigo de la mondoregiono.[23]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Afriko indikanta la nivelon de homa disvolviĝo laŭ koloroj: el verda (plie) al flava, oranĝa, ruĝa kaj nigra (malpli); grize sen informoj (2004).

La ĉirkaŭkalkulado pri la afrika loĝantaro ne estas preciza pro tio ke granda parto de la ŝtataj censoj estas malbonkvalitaj aŭ eksmodiĝintaj; ĉiukaze oni supozas, ke loĝas en Afriko pli ol 800 milionoj da personoj.

Infanoj en Namibio

En Afriko hegemonias la nigra raso, ĉirkaŭ 80% de la totala loĝantaro, escepte de la marborda zono mediteranea kie majoritatas, kvankam ne eksklude, la homaj tipoj araba-berberaj kaj kaŭkazoida-mediteraneaj. Inter la Tropiko de Kaprikorno kaj la Tropiko de Kankro la loĝantaro estas preskaŭ totale nigra, kiu kutime estas subdividita en kvar ĉefaj grupoj, kvankam ĉiam estis mezaj areoj inter tiuj grandaj grupoj. Tiaj ĉefaj grupoj estas la jenaj: Sudananoj (Sahelo kaj landoj de la Gvinea Golfo), Nilotoj (Nilo, el Sudano ĝis la Grandaj Lagoj), Kuŝidoj (Etiopio kaj Korno de Afriko) kaj Bantuoj, la plej etenda grupo, kiu okupas la tutan areon el la ĝangala ekvatora zono kaj kiu estas propre miksita tipo rilata kun du tipoj iame tre etendaj kaj nune minoritataj; la Tvaoj kaj aliaj grupoj maltaŭge nomitaj Pigmeoj, loĝantoj de arbaroj kaj la San maltaŭge nomitaj Boŝmanoj de la aridaj zonoj de la suda pinto.

Migrantoj de franca deveno troviĝas en Magrebo kaj malabunde en la grandaj urboj de Okcidenta Afriko, tiuj de hispana deveno loĝas en Maroko kaj Okcidenta Saharo, dum en Angolo kaj en kelkaj marbordaj urboj de Okcidenta Afriko, estas minoritataj miksitaj grupoj de portugalafrika deveno. En Sudafriko estas grava kvanto (6 milionoj) da Blankulaj Afrikanoj aŭ Afrikaaners, posteuloj ĉu de nederlandanoj ĉu de britoj; en Sudafriko estas ankaŭ grava minoritato de hinda deveno.

La majoritato de la afrikanoj pluhavas ruran vivostilon, sed urbigo pliiĝas, ĉar homoj forlasas la kamparon por serĉi laborpostenojn en urboj kaj lastatempe eĉ eksterlanden, prefere al Okcidenta Eŭropo. La plej altaj loĝdensoj estas tie kie abundas akvo facile atingebla, kiel en la valo de la rivero Nilo, la nordaj kaj okcidentaj marbordoj, laŭlonge de la rivero Niĝero, en la montaraj regionoj orientaj kaj en Sudafriko.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvoj de Afriko.
Mapo montranta la ses tradiciajn lingvajn familiojn de Afriko

Estas super 2100 kaj laŭ kelkaj kalkuloj super 3000 lingvoj parolataj denaske en Afriko[24][25], klasigitaj en pluraj gravaj lingvaj familioj:

Ekzistas pluraj aliaj malgrandaj familioj kaj senparencaj lingvoj, kaj ankaŭ apenaŭ konataj lingvoj kiujn oni ankoraŭ ne klasifigis. Aldone, Afriko havas tre diversajn signolingvojn, el kiuj multaj estas senparencaj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Afrika Akademio de Lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Afrikaj religioj.

La gupo de la origine afrikaj religioj estas post kristanismo kaj islamo la triagranda religiaro en Afriko, kiuj ampleksas multnombron da religiaj konfesoj, ritoj kaj mitaroj, kiuj ekzistas laŭ plej variaj elformaĵoj sur ĉi tiu kontinento kaj kiuj havas malgraŭ ĉiuj diferencoj multajn fundamentajn komunaĵojn.

La religio de la Joruboj estas praktikata ĉefe en partoj de Niĝerio kaj de najbara Benino. Ĝi estas ankaŭ la origino de aro da religiaj tradicioj florantaj nun en diversaj landoj de Ameriko. Al ĉi tiuj afrikamerikaj religioj apartenas voduo, santerio, umbando, kandombleo, makumbo kaj kelkaj aliaj pliaj, je kio la limo kaj inter si kaj ankaŭ kun la kristanismo ofte estas fluaj kaj malprecizaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sayre, April Pulley. (1999) Africa, Twenty-First Century Books. ISBN 0-7613-1367-2.
  2. Gudmastad, Ericha (2013). "2013 World Population Data Sheet" (PDF). www.prb.org. [1] Population Reference Bureau. Alirita la 5an de Septembro 2016.
  3. Washington Post
  4. Harry, Njideka U., "African Youth, Innovation and the Changing Society", Huffington Post, 11a de Septembro 2013.
  5. ABDOULIE JANNEH (Aprilo 2012)item,4 of the provisional agenda - General debate on national experience in population matters: adolescents and youth. UNITED NATIONS ECONOMIC COMMISSION FOR AFRICA. Alirita 15a de Decembro 2015.
  6. Homo sapiens: University of Utah News Release: 16a de Februaro 2005 df=y/http://web.utah.edu/unews/releases/05/feb/homosapiens.html Arkiva kopio ĉe Wayback Machine
  7. "Afriko: Ĝeneralaj informoj" (angle), el la retejo visualgeography.com. Alirita la 24-an de novembro 2007.
  8. “Afri”, Ausführliches lateinisch-deutsches Handwörterbuch.
  9. “Afer”, A Latin Dictionary.
  10. Names of countries, Decret and Fantar, 1981
  11. 11,0 11,1 Geo. Babington Michell, "The Berbers", Journal of Royal African Society, Vol. 2, No. 6 (Januaro 1903), pp. 161-194.
  12. Edward Lipinski, Itineraria Phoenicia, Peeters Publishers, 2004, p. 200. ISBN 90-429-1344-4
  13. Consultos.com etymology.
  14. 'Nile Genesis: the opus of Gerald Massey'. Gerald-massey.org.uk (29a de Oktobro 1907). Alirita 18a de Majo 2010.
  15. en Revue de Philologie 50, 1976: pp. 221–238.
  16. "Long-Distance Seafaring in the Ancient Near East." Robert R. Stieglitz. The Biblical Archaeologist, Vol. 47, No. 3 (Septembro 1984)
  17. "BBC: 1984 famine in Ethiopia", BBC News, 6a de Aprilo 2000. Kontrolita 1a de Januaro 2010.
  18. Robert G. Patman, The Soviet Union in the Horn of Africa 1990, ISBN 0-521-36022-6, pp. 295–296
  19. Steven Varnis, Reluctant aid or aiding the reluctant?: U.S. food aid policy and the Ethiopian Famine Relief 1990, ISBN 0-88738-348-3, p. 38
  20. Rayner, Gordon, "Is your mobile phone helping fund war in Congo?", The Daily Telegraph, 27a de Septembro 2011.
  21. Malia Politzer, "China and Africa: Stronger Economic Ties Mean More Migration", Migration Information Source. Aŭgusto 2008
  22. Jenny Aker, Isaac Mbiti, "Mobile Phones and Economic Development in Africa" SSRN
  23. Alirita la 15a de Novembro 2012
  24. . African Languages: an Introduction - afrikaj Lingvoj: Enkonduko. Cambridge University Press - Cambridge University Press (2000).
  25. . The Language of African Literature - La Lingvo de afrika Literaturo ix. Africa World Press - Afriko Monda Gazetara. ISBN 0-86543-534-0 (1998). Kontrolita en 2011-06-23.“Africa is incredibly rich in language—over 3,000 indigenous languages by some counts, and many creoles, pidgins, and lingua francas. - Afriko estas nekredeble riĉa en lingvo—super 3.000 indiĝenaj lingvoj laŭ kelkaj kalkuloj kaj multaj kreolaj, piĝinaj kaj linguafrankaoj.”

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(Pri Esperanto)

(Pri religio)

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]