Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afriko

Mapo de Afriko.
Areo 30.221.532 km²
Loĝantoj 922.011.000
Landoj 54
Dependaj teritorioj 7
Ĉefaj lingvoj angla
araba
franca
portugala
svahila
Horzonoj UTC-1 al UTC+4
Plej grandaj urboj Lagoso
Kairo
Kinŝaso
Najrobo
Aleksandrio
vdr
Satelita foto de Afriko
Profilo de Afriko laŭ alto super la marnivelo

Afriko estas la dua plej granda kaj dua plej homplena kontinento, post Azio. Kun proksime 30,2 milionoj km² inkluzivante apudajn insulojn, ĝi kovras 6% de la tuta surfacareo de la Tero kaj 20,4% de la tuta landareo.[1] Kun 1 miliardo da homoj (de 2009) en 61 teritorioj, ĝi enhavas pli-malpli 14,8% de la homa loĝantaro. La kontinento estas ĉirkaŭita de la Mediteraneo norde, la Sueza Kanalo kaj Ruĝa Maro nordoriente, la Hinda Oceano sudoriente, kaj Atlantiko okcidente. Ne inkluzivante la disputatan teritorion Okcidenta Saharo, ĝi enhavas 53 landojn, inkluzive de Madagaskaro kaj variaj insularoj asociitaj kun la kontinento.

Afriko, ĉefe meza orienta Afriko, estas vaste konsiderata kiel la originejo kaj de homoj kaj de la taksonomia familio de Homedoj. En Afriko estis malkovritaj la plej fruaj Homedoj kaj ties antaŭuloj. La plej frua homa skeleto estis malkovrita en Etiopio, ĝi datiĝas de antaŭ 200.000 jaroj.

Afriko duflankas la ekvatoron kaj enhavas plurajn klimatzonojn. Ĝi estas la sola kontinento atingante de la norda modera klimatzono al la suda modera klimatzono.[2] Oni distingas la nordon, loĝatan de araboj, de la tiel nomata "subsahara" Afriko.

Etimologio

En la antikvaj tempoj la latina nomo Africa estis nur la nomo de la romia provinco Africa, al kies teritorio apartenis partoj de la hodiaŭ Tunizio kaj la norda parto de Libio. Unue la nomon uzis la romia senatano kaj konkeranto Skipio Afrika, kiu konkeris Kartagon por la romia regno. La nomo povus veni:

  • de la nomo "Ifran" aŭ "Ifren", kiu estas tiu de dio (aŭ diigita reĝo), kaj tiu de berbera tribo, la Banu Ifran;
  • de "Afridi", tribo kiu vivis proksime de Kartago;
  • de la berbera "Taferka" («Tera bieno»). Tiu, kiu vivas en tia bieno estas nomata "Aferkiw";
  • de la greka "aphrike" («sen malvarmo»);
  • de la latina "aprica" («suna»).

La kontinenton (origine nur nordafrikon), okcidente de la rivero Nilo oni nomis en la antikvaj tempoj ofte Libya.

Geografio

Afriko limas norde al la mediteranea maro, okcidente al la atlantiko, oriente al la hinda oceano kaj la ruĝa maro. La longeco de la marbordo entute ampleksas 30.490 km, do relative malmulte kompare al la surfaco. La unika landkonekto al aliaj kontinentoj estas la duoninsulo Sinai, kiu situas inter Afriko kaj la araba duoninsulo. La plej mallonga distanco inter la kontinento Eŭropo kaj Afriko estas la ĝibraltara markolo. Afriko havas nur relative malmultajn insulojn kompare al aliaj kontinentoj.

Pro sia situo ĉe ambaŭ flankoj de la ekvatoro kaj la kompakta formo Afriko disponas pri la plej granda landmaso ĉe la tropikoj. 75 % de la surfaco de Afriko situas ene de la du tropikoj, do la tropiko de Kaprikorno kaj la tropiko de Kankro, kiuj estas la matematika limo de la tropikoj. La plej granda parto de centra kaj okcidenta Afriko estas kovritaj de la tropika pluvarbaro. La regiono de konga baseno post la amazona pluvarbaro estas la dua plej granda tropika pluvarbaro. Ĉirkaŭ la du tropikoj ekestis grandaj dezertoj. En la nordo la saharo kaj la namib-dezerto en la sudo (ankaŭ nomita neblodezerto aŭ kalahario) kiel sek-savano.

La plej malgranda ŝtato de afriko (se oni ne kalkulas la insulojn) estas Gambio, kiu estas proksimume tiel granda kiel Kipro. La plej granda ŝtato estas Sudano kun proksimuma surfaco de 2,5 milionoj kvadratkilometroj. La plej granda insulo estas Madagaskaro, kiu situas ĉe la sudorienta marbordo de Afriko.

Riveroj

La plej longa rivero estas Nilo (6671 km) kiu krome estas la ununura grava rivero de Nordafriko. Nepre menciindaj estas Kongo, Nigero (rivero), Zambezo, Okavango, Limpopo, Senegalo, Rivero Gambio, Voltao kaj Oranĝo.

Lagoj

La plej granda estas Viktoria-lago. Nepre menciindaj estas Tanganjiko, Malavia lago, Turkana (lago), Tana kaj Ĉado (lago).

Regionoj

N30-60, W0-30 N30-60, E0-30 N30-60, E30-60
N0-60, W0-30 N0-60, E0-30 N0-60, E30-60
S0-30, W0-30 S0-30, E0-30 S0-30, E30-60
S30-60, W0-30 S30-60, E0-30 S30-60, E30-60
Klaki por vidi detale

Regionoj:

Tiuj diferencaj du mondoregionoj estas rekoneblaj laŭ klimato, biologio, loĝantaro ktp., dum oni povas rekoni ankaŭ aliajn pli malgrandajn regionojn, kiel:

Ŝtatoj

En Afriko ekzistas 54 sendependaj ŝtatoj, 17 dependaj partoj kaj 5 ne agnoskataj teritorioj.

Senteksta mapo de Afriko kun rimarkindaj politikaj rektaj limoj kaj ĉefaj riveroj kaj lagoj de la kontinento

Sendependaj ŝtatoj

 Alĝerio  Angolo  Benino  Burkino
 Burundo  Centr-Afrika Respubliko  Bocvano  Ĉado
 Ebura Bordo  Egiptio  Ekvatora Gvineo  Eritreo
 Etiopio  Gabono  Gambio  Ganao
 Gvineo  Gvineo-Bisaŭo  Ĝibutio  Kaboverdo
 Kameruno  Kenjo  Komoroj  Demokratia Respubliko Kongo
 Respubliko Kongo  Liberio  Libio  Madagaskaro
 Malavio  Malio  Maroko  Maŭricio
 Maŭritanio  Mozambiko {{{1 Namibio  Niĝerio
 Niĝero  Ruando  Santomeo kaj Principeo  Sejŝeloj
 Senegalo Ŝablono:Siera-Leono  Somalio  Lesoto
 Sud-Afriko  Sudano  Sud-Sudano  Svazilando
 Tanzanio  Togolando  Tunizio  Ugando
 Zambio  Zimbabvo

Aliaj teritorioj

Pridisputataj teritorioj:

kaj kelkaj eksterteritoriaĵoj:


Pligrandigu mapon

Historio

Masko de la faraono Tutanĥamono, kie la infana reĝo aperas kun aranĝo Nemes.

Oni supozas, ke la sudo aŭ oriento de Afriko estas naskiĝloko de la Homaro kaj ke de tie devenas la sukcedaj specioj de Prahomoj kaj Homoideoj kiuj siavice kreis la homojn kiuj disvastiĝis tra la resto de kontinentoj, inklude la Homo sapiens sapiens antaŭ ĉirkaŭ 190.000 jaroj.

Dum la tuta antikveco kaj ĝis la unuaj jarcentoj de la kristana erao la historio de Nordafriko kuniĝis kun tiu de la Mediteraneo. Duma la regionoj de subsahara Afriko vivis disvolviĝojn tre diferencajn inter si.

Laŭ la greka historiisto Herodoto (484 a. K.), fenicia ekspedicio aŭspiciata de la faraono Nekao (616 a.K.) ĉirkaŭnavigis la afrikan kontinenton la unuan fojon.

La originoj de la tra-sahara komerco inter la okcidento kaj centro de Afriko kaj la mediteranea baseno perdiĝas en la prahistorio. La unuaj historiaj rakontoj datiĝas de la antikveco kaj rakontas pri la nomadoj kiuj organizis la komercon inter Leptis Magna kaj Ĉado. Tiu komerco vivis sian unuan hegemonion en la 1-a jarcento a.K. kun la antaŭenigo de la Romia Imperio. Ĉefe oni komercis per oro, sklavoj, eburo kaj ekzotaj bestoj por la ludoj en cirko en Romo ŝanĝe kontraŭ luksaĵoj de Romo. Fakte estas en tiu epoko kiam oni stampis la propran nomon de Afriko. Post la malvenko de Kartago fare de Romo dum la Tria Punika Milito oni starigas la romian provincon de Afriko kiu enhavos proksimume la teritorion de la nuntempa Tunizio. Ĝi estis ĝeneraligo teritoria de tiu provinco, kio donos nomon al la tuta kontinento. Estis jam gravega la pliiĝanta uzado de la kamelo el la 1-a jarcento en la nordo de Afriko.

El la 7-a jarcento la araboj invadis Nordafrikon. La karavana komerco kaj la islama etendo helpis la komencon de novaj rilatoj inter la "du Afrikoj".

La Imperio Kanem-Bornu ekzistis en Afriko inter la 13-a jarcento kaj la 1840-aj jaroj. En sia hegemonio ĝi enhavis la areon kie aktuale estas la sudo de Libio, Ĉado, nordorineto de Niĝerio, oriento de Niĝero kaj nordo de Kameruno. Ĝi ankaŭ estas konata sub la nomo Songhai; tiu nomo estis donita al lertigejo por kamparanoj en Porto Novo, Benino, kie okazis la ILEI-Konferenco en 2008.

La Regno Kongo estis ŝtato situanta en la teritorioj de la aktualaj norda zono de Angolo, la enklavo de Kabindo, la Respubliko Kongo kaj la okcidenta parto de la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝia influo atingis ankaŭ la najbarajn ŝtatojn.

Notindas, ke en la deksesa jarcento la evoluo de Afriko kaj de Eŭropo tute similis: ĉiu manĝis pli malpli sate. Kompreneble la sociaj formoj estis plej diversaj.

Sklaveco

Dum tri jarcentoj okazis vendado de homoj, viroj, virinoj, infanoj, perforta ellandigo de ili ĉefe al Ameriko. Tion organizis ŝipkompanioj el Eŭropo. Ĉar afrikanoj ne okupis la marbordojn, estis facile por la alvenintoj konstrui havenojn. Afrikaj reĝoj kunlaboris kun sklavistoj per vendado de siaj militkaptitoj, kelkaj eĉ kaptis homojn de najbaraj etnoj por vendi ilin. Laŭ diversaj fontoj oni atingas la suman nombron de cent milionoj da sklavoj ellandigitaj dum 3 jarcentoj. Sklavigo estis komerca bezono: eŭropanoj bezonis laborfortojn en Ameriko.

La ĉefaj memorlokoj pri tiu triangula komerco estas Ouidah en Benino kaj insulo Gorée en Senegalo.

Granda Zimbabvo.

Koloniado de Afriko

Kolonioj de Afriko en 1913 flava: Belgio, helblua: Francio, helverda: Germanio, helruĝa: Britanio, verda: Italio, blua: Portugalio, lila: Hispanio, blanka:Sendependaj

Post la mezepoko sisteme kelke da eŭropaj landoj (unue portugaloj, hispanoj, francoj kaj poste britoj, germanoj ktp) akiris koloniojn ankaŭ en Afriko. La totala kolonia disdivido de Afriko fare de la eŭropaj potencoj, komencita senorde en la 17-a jarcento okazis, proksimume, en 1885, dum la Berlina Konferenco kaj la komenco de la Unua Mondmilito, epoko kiam la koloniaj imperioj etendiĝis pli rapide en Afriko ol en kiu ajn alia loko de la mondo, kvankam nur du landoj, kaj Liberio kaj Etiopio, sukcesis pluhavi sian sendependon. Estis ekzemplo de la Nova Imperiismo generita de la neceso de la eŭropaj landoj akiri krudajn materialojn por la rapido kresko de siaj industrioj post la Industria Revolucio, iniciata en Anglio fine de la 18-a jarcento.

Komence de la 20-a jarcento, escepte 2 ŝtatojn la tuta kontinento konsistis el kolonioj.

La Unua Mondmilito estis tutmonda ĉefe, ĉar ekster eŭropanoj venis batali en la tranĉeoj de Francio. La "Senegalaj fusilistoj" (tirailleurs sénégalais) estis famaj, sed venis soldatoj el aliaj francaj kolonioj. Same venis al Eŭropo por batali viroj el la brita imperio. Fine de la Dua Mondmilito la aliancanoj ne sukcesis interkonsenti pri la estonteco de la antikva itala kolonio de Libio. Tiam temis pri teritorio kvinoble pli granda ol Italio mem. Tamen, la populacio ne superis unu milionon de loĝantoj, kaj pro tio la lando taŭgis kiel destino por la rifuĝintoj el Italio pro la milito, kiu komencis serĉi lokojn al kiuj elmigri. La suspektemoj inter Okcidento kaj Sovetunio permesis, ke fine la Unuiĝintaj Nacioj decidis sendependigi la landon en la manoj de la reĝo Idriso.

Kvankam jam estis 4 sendependaj landoj en Afriko (Liberio 1847, Sudafriko 1910, Egiptio 1922 kaj Etiopio 1941), Libio iĝis la unua afrika kolonio kiu sukcesis akiri sian sendependon, en 1951, kaj poste venos tiu de Ganao en 1957. Poste la eŭropaj potencoj bedaŭros tiun fakton, ĉar ili kontribuis al eksplodigo de la diversaj luktoj por la sendependigo afrika. Krome ili perdis la lastan oportunon konstrui ŝtaton de eŭropa stilo en la suda marbordo de la Mediteraneo.

Esploraj vojaĝoj de Afriko

Ekonomio

Pro ties kondiĉo de eksaj kolonioj, la plej parto de la afrikaj landoj havas firmajn ekonomiajn rilatojn kun la Eŭropa Unio (EU).

Ekzistas supranacia organizaĵo, kiu rigardas kiel referencon en la direkto de la Eŭropa Unio, kiu nomiĝas Afrika Unio, al kiu apartenas ĉiuj landoj de la kontinento escepte de Maroko, ĉar ĝi inkludas ankaŭ la Araba Sahara Demokratia Respubliko. La plej parto de la afrikaj landoj estas disvolviĝontaj aŭ disvolviĝantaj.

Pli da 50% de la populacio aŭ 350 milionoj da personoj vivas per malpli da unu dolaro tage. Afriko pagas ĉirkaŭ 20,000 milionojn da dolaroj kiel pago de ŝuldo ĉiujare, spite la malaltigoj de tia ŝuldo de la 1990-aj jaroj.

Demografio

Mapo de Afriko indikanta la nivelon de homa disvolviĝo laŭ koloroj: el verda (plie) al flava, oranĝa, ruĝa kaj nigra (malpli); grize sen informoj (2004).

La ĉirkaŭkalkulado pri la afrika populacio ne estas preciza pro tio ke granda parto de la naciaj censoj estas malbonkvalitaj aŭ eksmodiĝintaj; ĉiukaze oni supozas, ke loĝas en Afriko pli da 800 milionoj da personoj.

En Afriko hegemonias la nigra raso, ĉirkaŭ 80% de la totala populacio, escepte de la marborda zono mediteranea kie majoritatas, kvankam ne eksklude, la homaj tipoj araba-berberaj kaj kaŭkazoida-mediteraneaj. Inter la Tropiko de Kaprikorno kaj la Tropiko de Kankro la populacio estas preskaŭ totale nigra, kiu kutime estas subdividita en kvar ĉefaj grupoj, kvankam ĉiam estis mezaj areoj inter tiuj grandaj grupoj. Tiaj ĉefaj grupoj estas la jenaj: Sudananoj (Sahelo kaj landoj de la Gvinea Golfo), Nilotoj (Nilo, el Sudano ĝis la Grandaj Lagoj), Kuŝidoj (Etiopio kaj Korno de Afriko) kaj Bantuoj, la plej etenda kiu okupas la tutan areon el la ĝangala ekvatora zono kaj kiu estas propre miksita tipo rilata kun du tipoj iame tre etendaj kaj nune minoritataj; la Tvaoj kaj aliaj grupoj maltaŭge nomitaj Pigmeoj, loĝantoj de arbaroj kaj la San maltaŭge nomitaj Boŝmanoj de la aridaj zonoj de la suda pinto.

Migrantoj de franca deveno troviĝas en Magrebo kaj malabunde en la grandaj urboj de Okcidenta Afriko, tiuj de hispana deveno loĝas en Maroko kaj Okcidenta Saharo, dum en Angolo kaj en kelkaj marbordaj urboj de Okcidenta Afriko, estas minoritataj miksitaj grupoj de portugalafrika deveno. En Sudafriko estas grava kvanto (6 milionoj) da Blankulaj Afrikanoj aŭ Afrikaaners, posteuloj ĉu de nederlandanoj ĉu de britoj; en Sudafriko estas ankaŭ grava minoritato de hinda deveno.

La majoritato de la afrikanoj pluhavas ruran vivostilon, sed urbigo pliiĝas, ĉar homoj forlasas la kamparon por serĉi laborpostenojn en urboj. La plej altaj loĝdensoj estas tie kie abundas akvo facile atingebla, kiel en la valo de la rivero Nilo, la nordaj kaj okcidentaj marbordoj, laŭlonge de la rivero Niĝero, en la montaraj regionoj orientaj kaj en Sudafriko.

Kulturo

Religioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Afrikaj religioj.

Referencoj

  1. Sayre, April Pulley. (1999) Africa, Twenty-First Century Books. ISBN 0-7613-1367-2.
  2. "Afriko: Ĝeneralaj informoj" (angle), el la retejo visualgeography.com. Alirita la 24-an de novembro 2007.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Aliaj projektoj