Afusto
Afusto[1] estas la peco aŭ meĥanismo, sur kiun oni instalas pafarmilon por faciligi pafadon, kiam la pafanto ne povas mem subteni la ĉefan korpon de la armilo.
Ekzemple, pistoloj, revolveroj kaj fusiloj nek disponas, nek bezonas afustojn por pafado, ĉar tiuj armiloj ne estas tro pezaj, kaj do la pafistoj povas mem subteni ilin dum pafado.
Male, artileriaj kanonoj, kanonoj sur ŝipoj, maŝinpafiloj aŭ aŭtomataj kanonoj sur aviadiloj aŭ maŝinpafiloj por la infanterio estas armiloj tro pezaj por esti subtenitaj de siaj pafantoj kaj pro tio ili estas ankaŭ tro pezaj por ke la pafo estu minimume efika. Pro tio ili estas disponitaj sur taŭga afusto, kiel por ekzemplo la bazo de batalkanono, la tureto de ŝipo, la afusto (unupieda, dupieda aŭ tripiedo) de maŝinpafilo, aŭ, ĉe armiloj sur aviadilo, sur konvena afusto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo afusto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio