Saltu al enhavo

Agado Kontraŭ Malsato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agado Kontraŭ Malsato
ACTION CONTRE LA FAIM
emblemo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1979 vd
Landoj Francio vd
Sidejo Parizo
Adreso 14/16 Boulevard de Douaumont CS 80060
Agareo

organizaĵo por helpado

Estro Alfred Kastler (ekde 2019)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

Agado Kontraŭ Malsato (france Action Contre La Faim - ACF; angle Action Against Hunger) estas internacia humanitara neregistara organizaĵo, kiu kontraŭbatalas la kaŭzojn kaj efikojn de malsato.

Ĝia ĉefa celo estas la batalo kontraŭ malnutrado kaj malsato. Ĝiaj internaciaj programoj celas savi subnutritajn infanojn de malsato, provizi aliron al sekura trinkakvo kaj krei daŭripovajn solvojn kontraŭ malsato. [1] Laŭ ĝia internacia jara raporto, la organizaĵo aktivis en 46 landoj en 2017, atingante pli ol 20 milionojn da homoj. [2][3] Donacoj kaj kontribuoj de instituciaj donacantoj sumiĝis al pli ol 412 milionoj da eŭroj en la sama jaro. La organizaĵo havas ĉefsidejojn en Francio, Hispanio, Britio, Usono, Kanado, Italio kaj Germanio, kaj laborigas ĉirkaŭ 7 900 homojn tutmonde. [4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nos missions humanitaires dans le monde (france). Alirita 2019-04-02 .
  2. About Action Against Hunger Canada | Action Against Hunger (en-CA). Alirita 2017-07-27 .
  3. ActionAgainstHunger_GlobalPerformanceReport_2020.pdf
  4. Action Against Hunger USA to Lead USAID-Funded Global PROPEL Adapt Project (angle) (12 October 2022). Alirita 2023-02-06 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]