Agamemnono (greka reĝo)
| Agamemnono | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Agamemnono, kostumo por la tragedio Ifigenio en Aŭliso, de Jean Racine, gravuraĵo de
Pierre Michel Alix (1762-1817) 1802. | |||||
| Persona informo | |||||
| Ἀγαμέμνων | |||||
| Tombo | Tomb of Agamemnon with statue at Amyklai (en) Agamemnon's tomb in Mycenae (en) | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Atreo | ||||
| Patrino | Aeropo | ||||
| Gefratoj | Menelao, Anaxibia (en) | ||||
| Edz(in)o | Klitemnestro | ||||
| Amkunulo | Krizeis Brizeis Kasandra | ||||
| Infanoj | Oresto ( Teledamus (en) ( Chryses (en) ( Pelops (en) ( Halaesus (en) ( Iphianassa (en) ( Elektro ( Laodice (en) ( Ifigenia ( Chrysothemis (en) ( Hyperion (en) ( | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Agamemnono[1] (helene Ἀγαμέμνων) estas heroo de la Troja milito, filo de Atreo, la reĝo de Argoso, kaj de la reĝino Eropa. Li estas frato de Menelao.

Legendo
[redakti | redakti fonton]Egisto kaj Tiesto murdas Atreon kaj reĝas en Argoso. Agamemnono kaj Menelaso devas fuĝi. Tindaro, reĝo de Sparto, gastigas ilin kaj ili edziĝas kun liaj filinoj: Klitemnestro kaj Helena. Kun Klitemnestro Agamemnono havos tri filinojn: Ifigenia, Krisotemisa, Laodisea kaj Electra, kaj unu filon : Oresto.
Menelaso postreĝas Tindaron kaj helpas al Agamemnono rehavi le reĝlandon de ilia patro. Tiel Agamemnono fariĝas la plej granda reĝo de Grekio.
Post la forrabo de Helena fare de Paris, Agamemnono gvidas la militiron kontraŭ Trojo. Sed antaŭ la ekiro de la ŝiparo de Agamemnono ekhaltas la ventoj, ĉar li ofendis la diinon Artemisan. Sen favoraj ventoj, la ŝipoj ne povas iri al Trojo. La divenisto Kalkaso diras, ke la kolero de Artemisa ĉesos, nur se Agamemnono oferos sian propran filinon Ifigenian. Agamemnono konsentas. Feliĉe, malmulte da tempo antaŭ la oferado, ĉesas la kolero de Artemisa kaj ŝi anstataŭas Ifigenian per cervino. La ŝiparo povas tiam ekiri.
Oni malbone konas la historion de Agamemnono ĝis lia kverelo kun Aĥilo. Agamemnono ricevis el la rabaĵo la kaptitan Krizeisan, filinon de Krizeso, troja pastro de Apolono. Li rifuzis redoni ŝin al ŝia patro kontraŭ mono, kaj Apolono sendis peston al grekoj por venĝi la honoron de sia pastro. Kalkaso klarigis la koleron de la dio, kaj Agamemnono devis redoni Krizeisan, sed li anstataŭe kaptis Brizeisan, donitan al Aĥilo. Aĥilo, kolera kaj deprimita, izolis sin en sia tendo; tio estas la precipa historio de Iliado. Trojo estis detruita, Agamemnono obtenis Kasandran, filinon de Priamo. Kun Kasandra li havos du filojn: Pelopso II kaj Teledamoso.
Kiam li revenas hejmen, Egisto akceptas lin. Tiu ĉi estis la amanto de Klitemnestro dum Agamemnono batalis en Trojo. Egisto invitas Agamemnonon al bankedo kaj murdas lin mallojale. Klitemnestro mortigas Kasandran. Laŭ Pindaro kaj la tragediistoj, Agamemnono estis murdita dum sia bano fare de sia edzino, post kiam li estis kaptita per reto. Tiel ŝi venĝis la oferadon de Ifigenia, kaj lasis esprimi sian ĵaluzon por Kasandra. Oresto, la filo de Agamemnono, venĝos la murdon de sia patro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Agamemnono en la PIV

