Agamoj
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
En Budhismo, agamo aŭ āgama (आगम Sanskrita kaj palia por "sankta verko"[1] aŭ "skribaĵo"[2]) estas kolekto de tekstoj de frua Budhismo.
La kvin agamoj kune formas la Sutta Pitaka de la fruaj skoloj dey Budhismo, kiuj havas diferencajn recenzojn en ĉiu agamo. En la Palilingva Kanono de Teravado, oni uzas la terminon nikāya kaj la vorto āgama ne estas uzata en tiu kolekto.
La kvin agamoj estas Dīrgha Āgama (Dirgha Agamo), Madhyama Āgama (Madhjama Agamo), Saṃyukta Āgama (Samĝukta Agamo), Ekottara Āgama (Ekotara Agamo) kaj Kṣudraka Āgama aŭ Kṣudraka Piṭaka (Ksudraka Agamo aŭ Ksudraka Pitako).