Häggenschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agen (Häggenschwil))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Häggenschwil-Winden (stacidomo).
Häggenschwil
Blazono de Häggenschwil
Blazono de Häggenschwil
Blazono de Häggenschwil
Vilaĝeniro de Häggenschwil
Vilaĝeniro de Häggenschwil
Vilaĝeniro de Häggenschwil
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 29′ 0″ N 9° 21′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.35000 °O / 47.48333; 9.35000 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 0″ N 9° 21′ 0″ O / 47.48333 °N, 9.35000 °O / 47.48333; 9.35000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1137
Areo 9,10 km²
Alteco 565 m super marnivelo
Poŝtkodo 9312
Komunumkodo 3201
Mapo de Häggenschwil priskribo de mapo=Mapo pri la situo de Häggenschwil en la Elektodistrikto Sankt-Galo
Mapo de Häggenschwil
priskribo de mapo=Mapo pri la situo de Häggenschwil en la Elektodistrikto Sankt-Galo
vdr

Häggenschwil estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1137 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Häggenschwil situas norde de la rivero Sitter. Kun la setlejo Hof Raach la komunumo disponas pri eksklavo en Kantono Turgovio. Al la komunumo krome apartenas ankaŭ la vilaĝo Lömmenschwil kaj la setlejoj Agen kaj Chollerberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,10 km², de kiuj 12,1% estas kovritaj de arbaro, 76,4% servas por agrikulturo kaj 9,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Oriente kaj okcidente Häggenschwil limas al la Kantono Turgovio, norde de la komunumo situas Muolen, sude Waldkirch kaj Wittenbach. Al la komunumo apartenas krom la municipo Häggenschwil mem ankaŭ la vilaĝo Lömmenschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Häggenschwil havas en Häggenschwil-Winden stacidomon ĉe la trajnlinio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Romanshorn tra Sankt-Galo al Lucerno. Krome la komunumo ankaŭ per poŝtaŭtobuslinioj estas konektitia al la reto de la publika trafiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la municipo Lömmenschwil datas sub la nomo domus Liubmanni el la jaro 854.[3] Häggenschwil estis skribe menciita unuan fojon nur en la jaro 1419 kiel Hergnschwylen. Sur la teritorio de la komunumo estis malkovrita tombmonteto de la Hallstatt-kulturo. Je la fino de la 12-a jarcento la sinjoroj de Ramschwag konstruis sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo sian familian kastelon, de kiu hodiaŭ ekzistas nur ruino. La suda parto de la kastelo falis en la 15-a jarcento en la ravinon de la rivero Sitter.[4]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]



Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]