Ageo
| Ageo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Flago | Blazono | ||||
| urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
| Lando | Japanio | ||||
| gubernio | gubernio Sajtama | ||||
| Supermara alteco | 14 m T.P. [+] | ||||
| Koordinatoj | 35° 59′ N, 139° 36′ O (mapo)35.977388888889139.59319444444Koordinatoj: 35° 59′ N, 139° 36′ O (mapo) [+] | ||||
| Akvokolektejo | 45,51 km² (4 551 ha) [+] | ||||
| Areo | 45,51 km² (4 551 ha) [+] | ||||
| Loĝantaro | 226 616 [+] (1-a de marto 2021) | ||||
| Horzono | UTC+9 | ||||
| Poŝtkodo | 362-8501 [+] | ||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Ageo, (japane 上尾市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Kantō, en gubernio Sajtama.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2024 Ageo havis populacion de 230 041. En fino de la 1960-aj jaroj Ageo atingis la cent milan populacion, tial laŭ internacia kvalifiko ĝi estas urbego.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ageo situas sur ebenaĵo, 2 riveroj fluas tra la urbego. Gubernia sidejo Sajtama troviĝas 9, Jono (urbo) 10, Kavagoe 12, Kasukabe 15, Koŝigaja 20, Kaŭaguĉi kaj Tokorozaŭa po 22, Higaŝi-Macujama kaj Kumagaja po 26, Fukaja 38, ĉefurbo Tokio 39, Jokohamo 58 kilometrojn aere laŭ [1][rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Edo-periodo la poŝta stacio estis motoro de la evoluo. La unua trajno alvenis en la stacidomon de en 1883. En 1889 al Ageo aliĝis la najbaraj vilaĝoj, tiel estis kreita la moderna municipo. En 1955 2 urbetoj kaj 3 vilaĝoj unuiĝis kun la municipo kaj post 3 jaroj Ageo atingis la urbostatuson. En la 1960-aj jaroj kvar loĝkvartaloj estis establitaj, kiuj tre vastigis la populacion.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ageo estis agrikultura ĝis mezo de la 20-a jarcento, oni produktis diversajn legomojn. En la dua duono de la 20-a jarcento metalurgiaj fabrikoj ekproduktis, tiel la agrikultura areo malpliiĝis. Krom la industrio kaj agrikulturo la loĝantoj navedas al Saitamo aŭ Tokio.

Eduko
[redakti | redakti fonton]En Ageo la plej altnivela instruado okazas en loka universitato.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ageo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 14,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1388 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ageo estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje al la regiono.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]7137 Ageo estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 4-an de januaro 1994 - ĝi ricevis sian nomon honore al la urbo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans







