Agilulfidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnovegaj partoj en la Emerano-baziliko de Regensburg el la agilulfida tempo.

La Agilulfidoj (germane: Agilolfinger) estis la prauloj de la antikvaj dukoj de la bavaroj.

Origino kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Legendoj regvidas ilian nomon ĝis la komenco de la 6-a jarcento citante la personojn Teodo (508), Odilo Teodo (511/537), Teodo (537/565), Otto (mortis en 545), Teodovaldo (mortis en 567), Teoberto la 1-a (mortis en 564), Tassilo (mortis en 568). Nur kun Garibald la 1-a (mortis en 592) ekas vera serio da bavaraj princoj el la dinastio agilulfida, kies rezidejo estis en Regensburg.

La posteuloj de Garibald estis: Tassilo la 1-a (ĝis 609), Garibald (mortis en 628 aŭ 640), Teodo la 1-a (ĝis 680), Teodo la 2-a (mortis en 701; li dividis Bavarujon inter la tri filoj Teodeberto/mortis en 724, Grimoald/mortis en 725 kaj Teobaldo/ mortis en 712). La filo de Teodeberto, Hugiberto (mortis en 737), unuigis Bavarujon denove. Ties posteulo estis Odilo (mortis en 748) kaj fine Tasilo la 3-a, kiu devis cedi la landon en 788 al Karolo la Granda.

Danke al Guntoald (mortis en 615), filo de Garibald la 1-a, kiu ne nur akompanis la fratinon Teodolinda al Italujo al ŝia edzo Autharit kaj iĝis surloke duko de Asti, la Agilulfidoj iĝis krome prapatroj de dinastio de lombardaj reĝoj. La filo de Guntoald, Aribert iĝis en 653 lombarda reĝo. La reĝoj agilulfidaj estis post Aribert la 1-a (ĝis 661): Bertharit kaj Gondebert (la unua estis forpelita en 662, la lasta murdita), Grimoald (ĝis 671), poste denove Bertharit (ĝis 686), Kunibert (ĝis 700) kaj Liutber (ĝis 701).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Pierer's Universal-Lexikon, vol 1. Altenburg 1857, p. 185, kio relegeblas interrete tie ĉi.