Saltu al enhavo

Aglaeactis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aglaeactis
Maĝentadorsa kolibro (Aglaeactis castelnaudii)
Maĝentadorsa kolibro (Aglaeactis castelnaudii)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Subfamilio: Lesbienoj Lesbiinae
Genro: Aglaeactis
Gould, 1848
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aglaeactis estas kvarspecia genro de sudamerikaj kolibroj en la familio Trokiledoj kaj subfamilio Lesbienoj.

La genronomo «Aglaeactis» estas kombino de la grekaj vortoj «aglaia» kiu signifas ‘splendo’, kaj «aktis» kiu signifas ‘sunradio’.[1]

Aglaeactis enhavas la jenajn speciojn:[2]

  • Ĉielarkdorsa kolibro, Aglaeactis cupripennis (Bourcier, 1843) Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo. 12 ĝis 13 cm longaj. Maskloj pezas 7,6 ĝis 8,1 g kaj inoj 6,9 ĝis 7,5 g. LC
    • A. c. cupripennis
    • A. c. caumatonota
  • Violdorsa kolibro, Aglaeactis aliciae (Salvin, 1896) Peruo. VU
  • Maĝentadorsa kolibro, Aglaeactis castelnaudii (Bourcier & Mulsant, 1848) Peruo. 12 cm alta kaj pezas 7-8,5 g. LC
  • Bludorsa kolibro, Aglaeactis pamela (d'Orbigny, 1838) Bolivio. 12 cm longa inkluzive de ĝia 15 mm rekta nigra beko. Maskloj pezas ĉirkaŭ 5.2 g kaj inoj 5.8 g. LC

Teritorioj

[redakti | redakti fonton]

Teritorioj de tiuj specioj karakteriziĝas per tre uzataj centraj kernaj areoj kun alta ĝenerala uzado, sed malalta manĝagado. Ĉi tiuj teritorioj kutime estas tiuj asociitaj kun struktura komplekseco kiel kanopeokovraĵoj, vegetaĵaj densecoj kaj idealaj nestaj/ripozejaj lokoj. Altaj kanopeaj altecoj kaj adekvataj vegetaĵaj densecoj permesas al ĉi tiuj kolibroj efike transdoni aŭdajn kaj vidajn signalojn. Pli eksponitaj kaj levitaj ripozejoj kutime estas preferataj. Ĉi tiuj birdoj elektas la plej idealajn teritoriojn por eviti predantojn kaj defendi siajn teritoriojn.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. James A. Jobling Helm Dictionary of Scientific Bird Names Londono, 2010.Aglaeactis, p. 36; Bloomsbury Publishing ISBN = 9781408133262 pp. 1–432
  2. Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (Julio 2020). Alirita 2a de Januaro 2020 .
  3. (2020) “Patterns of territorial space use by Shining Sunbeams (Aglaeactis cupripennis), tropical montane hummingbirds”, Journal of Field Ornithology 91, p. 1–12. doi:10.1111/jofo.12321. 212807392.