Aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aglo
Eagle on roots - crop 3 (430008061).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformoj Artiodactyla
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Aglo estas granda rabbirdo, kiun oni povas trovi precipe en la Malnova Mondo, havanta nur du speciojn en Nordameriko (la blankkapan maraglon kaj la reĝan aglon) kaj malmultajn en la Sudameriko. La nomo aglo signifas popole multajn genrojn en la familio akcipitredoj, sed ne nur, ankaŭ fiŝaglo de la familio pandionedoj havas nomon aglo. Ĉiukaze ĉiu estas en la ordo falkoformaj. Aglobleko estas la kriĉo.

La plej tipaj agloj estas tiuj de la genro Aquila.

Genroj[redakti | redakti fonton]

Pli precize aglo estas sama vorto kiel la latina aquila, kaj pro tio oni devus uzi science nur por birdoj de tiu genro Aquila de la Subfamilio Buteoninae, nome:

Sed tiu Subfamilio Buteoninae enhavas ankaŭ aliajn 24 genrojn kutime nomataj agloj; nur buteoj havas propran popolan nomon en tiu subfamilio, de kie tiu ĉi prenas la nomon, spite la plejmultnombrecon de agloj. Eble pro tio, ke la nomo aglo estas tro ampleksa kaj nescienca. Ankaŭ for de tiu subfamilio, nome en familio Circaetinae estas serpentaglo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj rabobirdoj, la agloj havas grandegajn fortegajn hokformajn bekojn por deŝiri la karnon de sia predo, fortajn gambojn kaj krifojn. Ili havas ankaŭ ege precizan vidpovon, kiu ebligas al ili malkovri predon el granda distanco.o

Simbolaro[redakti | redakti fonton]

Multaj nobeloj kaj reĝoj, eĉ modernaj nacioj, uzas la aglon kiel simbolon, foje eĉ aglon kun du kapoj, ĉar ĝi figuras kaj potencon kaj belecon. La ptoleomeaj regantoj de Egiptio uzis ĝin por siaj sigeloj, dum la romianaj militistaroj uzis ĝin por siaj standardoj.

Blazono de la Unua Franca Imperio, prezidate de reĝa aglo

En Antikveco la reĝa aglo estis simbolo de kuraĝo kaj povo pro sia forto, grando kaj neatingebla de siaj nestoj. En greka kaj romiana mitologioj iĝis tuje unu el la simboloj de Zeŭso, Jovo aŭ Jupitero, la direĝo kaj anstataŭis rapide la ŝafgrifon kiel kapo kaj krifoj de la terura mitologia grifo. En Romio estis dekomence religia simbolo kaj iĝis milita kaj politika, kiel blazono de la Romia Imperio. Ĉiam, kiam romia legio ekmarŝis, iu soldato, la aquilifero, marŝis la unua portante la standardon kronitan per literoj SPQR kiuj signifas “senatus populusque romanus”, tio estas “senato kaj la romia popolo” kaj la reĝa aglo.

De Romio aglo pasis kiel simbolo al Bizancio, kie iĝis dukapa. Unu el la kapoj reprezentis la malnovan falitan imperion de Romio, kaj la alia la novan imperion de Konstantinopolo. Kiam Karolo la Granda restarigis la Okcidentan Imperion aŭ Sakrala Ĝermanromiana Imperio, ankaŭ tiu ĉi adoptis kiel simbolo la dukapan reĝan aglon, kvankam en la Moderna epoko la imperia familio Habsburgo preferis anstatŭigi ĝin per la imperia aglo. Dum la Mezepoko kaj Moderna Epoko, ankaŭ multaj nobelaj familioj adoptis la reĝan aglon kiel blazono, multfoje flankigante la blazonŝildon de la familio. Lastatempe Germanio denove akceptis la reĝan aglon en la blazono anstataŭ la imperian aglon.

Kiam falis Konstantinopolo en 1453, kelkaj reĝaj familioj de orienta Eŭropo adoptis la bizancian reĝan aglon kiel blazono, por igi sin heredantoj de la ĵuse falita Orientromia Imperio. Pro tio la bizancia aglo estis blazono ankaŭ de la Rusa Imperio, kaj eĉ nuntempe aperas en la centro de la Albania flago.

Meksikia blazonŝildo

La unukapa aglo denove estis uzata kiel blazono de Napoleono dum la efemera Unua Franca Imperio. Antaŭ tio, la ideo estis kopiata ankaŭ de la sendependistoj de Usono, sed por komprenigi, ke alvenis nova Amerika Imperio la reĝa aglo estis anstataŭata de la blankkapa maraglo, ekzistanta nur en Nordameriko. La aglo de la Meksikia flago estas tamen tute nerilata al tiuj de eŭropaj blazonoj, ĉar ĝi estas heredanta de la legendo pri la fondiĝo de urbo Tenoĉtitlano, kaj pro tio ĝi ne aperas laŭ heraldika sinteno sed vorante serpenton.

En la Katolika Eklezio, reĝa aglo estas simbolo de la plej juna apostolo, Sankta Johano. Kiam la papo Aleksandro la 6-a donis titolon de Reyes Católicos aŭ Katolikaj Gereĝoj al la monarkoj de Hispanio en 1496, li permesis al ili ankaŭ aldoni al ilia blazono la aglon de Sankta Johano. La birdo restis en la hispana blazono dumdiversaj epokoj, la lasta dum la Frankismo, tiam tute nigra kaj pro tio pli proksima al imperia aglo ol al la reĝa, ankaŭ agorde kun la “imperia” sinteno de la hispana faŝismo. Dum la redemokratiigo de Hispanio oni forigis la “kokidon” de la nacia blazono laŭ la nereligia spirito de la Konstitucio de Hispanio de 1978.

Aglo nigra, Arrano beltza, heraldika blazono de la navara reĝo Sanĉo la 7a.

En kelkaj islamaj landoj, kiel Egiptio kaj Irako oni uzas la nomatan aglo de Saladino, kiu uzis ĝin dum la epoko de la Krucmilitoj. La simbolo rilatas la movadon tutarabisman, ĉar, same ke tiu, Saladino redonis Jerusalemon al islamanoj kaj unuigis la tutan Mezorienton en ununura ŝtato sub sia regado.

En Brazila folkloro Aglo rilatas al Grupo 02 kaj al ĉiuj nombroj finitaj per 05-06-07-08 (vidu Besta loto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri aglo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj