Saltu al enhavo

Aglobuteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aglobuteo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo Buteo
Specio: Aglobuteo Buteo rufinus
Cretzschmar 1829
 Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Aglobuteo (Buteo rufinus) estas mezgranda rabobirdo de la familio de la Akcipitredoj, kiuj enhavas ankaŭ cirkuojn, aglojn, akcipitrojn, milvojn kaj aliajn tagajn rabobirdojn.

    Disvastiĝo

    [redakti | redakti fonton]

    Ili reproduktiĝas en plej norda Afriko, Balkanio (ĉ. 300 paroj, en Grekio 60 paroj), Turkio (ĉ. 6,000 paroj), suda Rusio kaj Kaŭkazo (pli ol 1,000 paroj), centra Azio kaj suda Siberio al Ĉinio. Ili loĝas ankaŭ en centra Barato. Ĵusaj vidaĵoj indikas, ke estas ankaŭ malgranda populacio en la Apulia regiono de sudorienta Italio. La plej nordaj migras suden vintre; la aliaj estas loĝantaj birdoj. Ili preferas sekajn ebenaĵojn, ekzemple de Turkio, Grekio, Rumanio, Bulgario kaj Hungario, foje proksime de akvo. Ili vivas ĝis 4.000 m de alteco.

    Rearbarigo de la Judeaj Montoj en Israelo estas forpelinta populaciojn de Aglobuteo, kaj la specio estas moviĝanta al la Judeaj Montetoj kie konkurencantas kun la Serpentaglo.[1]

    Tiu palearktisa specio nestas ĉe sekaj malfermaj ebenaĵoj, nekultivitaj zonoj kun arbustoj, arboj, klifoj kaj similaj medioj. Ili nestas surgrunde, en rokoj aŭ arboj. La nesto estas el bastonetoj. La ino demetas du aŭ tri ovojn. Junuloj disiĝas kaj foje aperas malproksime de reproduktaj regionoj, kiel en norda Eŭropo.

    Ili manĝas ĉefe etajn ronĝulojn, lacertojn, serpentojn, birdetojn kaj grandajn insektojn. Eĉ kadavraĵojn.

    Ilustraĵo de John Gerrard Keulemans, 1874
    Kutima ripoza sinteno

    Ili estas el 51 ĝis 65 centimetrojn longaj kun enverguro de 130 cm -ĝis 145-.

    Ili similaspektas al la Vilkruraj buteoj (Buteo lagopus), sed estas iom pli grandaj kaj fortikaj. Estas diversaj kolorformoj, sed pli ofte ili havas heloranĝan plumaron, ruĝecan aŭ oranĝecan voston -preskaŭ travideblan-, palan kapon kun fajna strieco krone al nukareo, malhelbrunan dorson -des pli malhela ju pli sube- kaj tre blankajn subflugilojn, sed tre ofte ili havas en centra antaŭa parto de flugilo klare nigran makulon, krom nigraj bordoj kaj flugilpintoj. La ĝeneralaj koloroj de subflugiloj povas erare konduki al konfuzo kun same dumfluga Ruĝa milvo, sed tiu estas multe pli svelta kaj montras tre forkoforman voston anstataŭ la rondecan de la buteo, krom ke la blanka areo de la buteo estas pli markata, dum la milvo ne havas la nigran antaŭan makulon. La pugo kaj femuroj estas ofte malhelaj aŭ tre ruĝecaj.

    Ĉiukaze plumaroj estas diversaj el tre palaj birdoj ĝis tre malhelaj. Kelkaj estas tre similaj al Stepbuteo aŭ orienta subspecio aŭ raso de komuna Buteo, sed Aglobuteoj havas pli longajn flugilojn kaj estas pli similaj al Vilkruraj buteoj aŭ al etaj agloj de genro Aquila.

    Subspecioj

    [redakti | redakti fonton]
    Buteo rufinus cirtensis - MHNT

    La subspecioj (aŭ rasoj) de Buteo rufinus estas:

    • Buteo rufinus rufinus kiu loĝas de Balkanio ĝis Hindio kaj vintras en Afriko.
    • Buteo rufinus cirtensis kiu loĝas de Nordafriko ĝis Mezoriento.
    1. American Friends of Tel Aviv University. Raptor Usurpers in Neighboring Habitats Reshape the Conventional Wisdom. Science Daily (3a Aŭgusto 2011). Alirita 6a Aŭgusto 2011.

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]