Agnes Zimmermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnes Zimmermann
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1847 (1847-07-05)
en Kolonjo
Morto 14-an de novembro 1925 (1925-11-14) (78-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Agnes Marie Jacobina Zimmermann (naskiĝis la 5-an de julio 1845 en Kolonjo, Reĝlando Prusio (aktuale Germanio); mortis la 14-an de novembro 1925 en Londono, Anglio) estis germana pianistino kaj komponistino kiu vivis la plej grandan parton de sia vivo en Anglio.

En la aĝo de 9 jaroj, ŝi enskribiĝis en la Reĝa Akademio de Muziko (angle: Royal Academy of Music) en Londono. Ĉi tie, ŝi estis lernantino de Reginald Steggall kaj Cipriani Potter. Poste ŝi studis sub la kuratoreco de Ernst Pauer kaj George Macfarren. Ŝi ricevis la stipendion Kings de 1860 ĝis 1862 kaj tiam, en 1863, ŝi faris sian publikan debuton en la Kristalpalaco en Hyde Park, ludante la "Koncerton de la Imperiestro" de Ludwig van Beethoven[1].

Fininte siajn studojn, ŝi turneis tra Germanio en 1879, 1880, 1882 kaj 1883. Ŝi publikigis siajn proprajn eldonojn de sonatoj de Beethoven kaj Mozart, kaj de komponaĵoj de Robert Schumann.

Jarojn poste, Zimmermann transloĝiĝis en la domon de feminisma Louisa Goldsmid. Estis famoj, ke Zimmermann donis 18 jarojn de dediĉita atento al Goldsmid, kaj ke eĉ ili havis lesban rilaton.

Zimmermann forpasis en Londono la 14-an de novembro 1925.

El Virinoj en Muziko[redakti | redakti fonton]

Agnes Zimmermann (1847-1925) estas germana koncertpianisto kaj komponisto kiu ekde infanaĝe loĝis en anglio. Je sia naŭ jaro Agnes estis akceptita ĉe la Reĝa Akademio de Muziko, kie baldaŭ ŝi ricevis la Reĝan stipendion.

Antaŭ ol fini siajn studojn, Agnes Zimmer debutis kiel pianisto: je sia dek-ses jaraĝo ŝi sukcese prezentis en la Kristalpalaco la Piankonĉerton en Mi bemola maĵoro “La Imperiestro” de Beethoven. Tiel la juna pianisto povis rapide plivastigi sian karieron en Londono kaj ŝi estis konsiderata promesplena talento. Eĉ iuj propraj komponaĵoj formis integran parton de la koncertoj ankaŭ ricevis kritikan laŭdon: Daily News (1864) recenzas: “Fraŭlino Agnes Zimmermann, kiu nun apenaŭ povas esti konsiderata lernanto, ĉar ŝi koncertis en pluraj gravaj koncertoj, distingiĝis kaj pro sia piana prezento kaj pro siaj komponaĵoj”.  

La Epoko (1865) skribis pri ŝi: "Neniu, kiu observas la progreson de la juna virino, povas dubi, ke pli grandaj triumfoj ankoraŭ atendas ŝin kaj ke ŝi antaŭenigas la dignon de la Angla Skolo" .

Ŝiaj turneoj en Britio estis tre popularaj kaj ŝi baldaŭ vojaĝis eksterlanden kie ŝi fariĝis famkonata kiel unu el la plej grandaj pianistoj de Eŭropo. Ŝia nomo estis indikanta purecon de interpretado kaj bonegan muzikan majstrecon.

Jam en ŝia 19 jaraĝo aperis presitaj ŝiaj junulaj verkoj, en Londono du kantoj kaj en Leipzig tri verkoj. Sed ŝia reputacio estis ne nur por esti koncertpianisto kaj komponaĵo, ĝi ampleksis ankaŭ por esti instruisto, transskribisto kaj muzikeldonisto: Baldaŭ la gazetoj aperigis ankaŭ la unuaj manuskriptoj de verkoj de malnovaj majstroj de Agnes Zimmermann mem. Daily News (1867) publikigiis ŝian unu el la violonsonatoj de Bach kaj la sekvan jaron “Suite por Violonĉelo” ankaŭ de Bach. Krome, kiel muzikakademiulo, ŝi publikigis siajn proprajn eldonojn de la sonatoj de Mozart kaj Beethoven, kaj la kompletan pianverkaron de Schumann.

Estis ŝi kiu trovis la verkoj de Beethoven por la unua fojo en Anglio; La nuraj interpretistoj en Anglio estas la Kristalpalaco transskribon por piano de la Beethovena Konĉerto por Violono (1872).

Laŭlonge de sia kariero ŝi ludis ĉambran muzikon akompanita de pluraj muzikistoj el kiuj elstaras Clara Schumann, Joseph Joachim, Alfredo Piatti, Wilma Neruda and Lady Hall.

Kiel komponistino Agnes Zimmerman produktis serion de bone strukturitaj komponaĵoj. Samtempe dramaj kaj lirikaj, kaj ĉiam bele ellaboritaj, ŝiaj verkoj estas ĉefe klasikaj laŭ formo kaj stilo. Ŝi komponis por ĉambra orkestro kaj en la centro de ŝia repertuaro kaj estas tria gravaj violonsonatoj; Krome ŝia verkoj inkludas piano sonatojn, sonatojn por piano kaj violono, sonaton por violono kaj violonĉelo, kantojn, duetojn kaj kantojn por 4 voĉoj.

La propraj verkoj kaj aranĝoj de Agnes Zimmermann montras ŝian intensan studon kaj klaran intereson pri la barokaj formoj kaj la klasikaj majstroj, kiuj aperis plurfoje en diversaj koncertprogramoj tra la jaroj. The recenzistoj situigas la muzikon de Agnes Zimmermann “ ie inter Mendelssohn and Brahms, sed montrante imponan personan muzikan voĉon”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 186 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tri sonatoj por piano kaj violono, Opp. 16, 21 y 23
  • Sonata por violonĉelo, op. 17 (eldonita en 1872 de Schott)
  • Triopo por piano, violono kaj violonĉelo, op. 19
  • Presto alla Tarantella, op. 15

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ehrlich, A.. (1894) Celebrated pianists of the past and present: A collection. H. Grevel & Company.