Agnesa de Habsburgo
Agnesa de Habsburgo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1321-1326 en Vieno | |
Morto | 2-an de februaro 1392 en Świdnica | |
Tombo | Krzeszów Abbey [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Habsburgoj | |
Patro | Leopoldo la 1-a, Duko de Aŭstrio [#] | |
Patrino | Catherine of Savoy [#] | |
Gefratoj | Catherine of Austria, Lady of Coucy [#] | |
Edz(in)o | Bolko la 2-a Malgranda | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Agnesa de Habsburgo (ĉeĥe Anežka Habsburská, germane Agnes von Habsburg; pole Agnieszka Habsburska [agnjeŝka habsburska], naskiĝis inter 1321-1326, mortis la 2-an de februaro 1392) estis edzino de Bolko la 2-a Malgranda (pola princo el la dinastio de Piastoj), princino de la Svidnica-Javora princlando, filino de la princo Leopoldo la 1-a el la dinastio Habsburgoj kaj Katarina de Savojo.
En la 1338 jaro (probable junie) Bolko la 2-a Malgranda edziniĝis kun la Agnesa de Habsburgo por pligrandigi sian internacian gravecon kontraŭ la Luksemburga dinastio. Post la morto de Bolko la 2-a Malgranda, la princino kiel vidvino iĝis posedanto de la Svidnica-Javora princlando.
Post la morto de Agnesa de Habsburgo en 1392, la Svidnica-Javora princlando transdependiĝis al la Landoj de Krono ĉeĥa, al la Luksemburga dinastio. La princlando transdependiĝis kiel doto por nevino de Bolko la 2-a Malgranda, princino Anna de Svidnico, edzino de Karolo la 4-a.