Agnieszka Holland
Agnieszka Holland (esperante: Agnesa[1] Holland; naskiĝis la 28-an de novembro 1948 en Varsovio, Pollando) estas pola filmreĝisorino kaj scenaristino.
Ŝi studis reĝisoradon en Prago kaj poste laboris kiel helpantino kun Kristoforo Zanussi kaj Andreo Vajda. Por Andreo Vajda ŝi verkis kelkajn scenarojn, i.a. laŭ la novelo de Rolf Hochhuth por samnoma filmo Amo en Germanio. Ŝi laboris kun Jean-Claude Carrière pri la filmo Dantono de Vajda.
Unuaj internaciajn sukcesojn ŝi ricevis pro la filmo Amara rikolto (germane: Bittere Ernte) kun Armin Miler-Ŝtal kiel ĉefrolulo. Ŝia en Germanio plej konata filmo certe estas Eŭropo Eŭropo (germane: Hitlerjunge Salomon), pro kiu ŝi ricevis la Ora globo kiel plej bona fremdlingva filmo kaj Oskar-nomumon kiel plej bona scenaro. Ŝi tradukis al la pola lingvo La netolerebla leĝero de estado de Milan Kundera kaj ŝi amikiĝis kun li.
En 1993 Francis Ford Coppola produktis ŝian filmon La sekreta ĝardeno. Ekde tiam ŝi laboras en Usono kun usonaj aktoroj, sed, kiel ĉe Julia revenas hejmen (angle: Julie walking home) kun eŭropa kapitalo. En la jaro 2006 ŝi reĝisoris la filmon Kopiante Betovenon (angle: Copying Beethoven).
Agnesa Holland estas la fratino de la reĝisorino Magdalena Lazarkjeviĉ. Ŝia patro Henriko Holland estis socialista sociologo kaj publikigisto.
Ŝia filmo de 2011, En mallumeco, estas nomumitaj por Oskar-premio en kategorio "fremdlingva filmo".
Filmoj reĝisoritaj de Agnesa Holland
[redakti | redakti fonton]- 2011 – En mallumeco (W ciemności)
- 2005 – Kopiante Betovenon (Copying Beethoven)
- 2002 – Julia revenas hejmen (Julie walking home)
- 1993 – La sekreta ĝardeno (The secret garden)
- 1990 – Eŭropo Eŭropo (germane: Hitlerjunge Salomon)
- 1985 – Amara rikolto (Bittere Ernte)
- 1981 – La virino sola (Kobieta samotna)
- 1978 – Aktoroj provincaj (Aktorzy prowincjonalni)
- 1977 – Io por io (Coś za coś)
- 1976 – Dimanĉaj infanoj (Niedzielne dzieci)
- 1976 – Filmprovaĵoj (Zdjęcia próbne)
- 1975 – Vespero ĉe Abdono (Wieczór u Abdona)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)