Agoj de Paŭlo kaj Tekla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Agoj de Paŭlo kaj Tekla (latine: Acta Pauli et Theclae) estas greklingva teksta tekso kompilita en 160 ĉirkaŭ, kiu rakontas elpensitajn eventojn kaj la predikon de Paŭlo de Tarso kaj de ties disciplino Tekla de Ikonio.

Settimio Fiorento Tertulliano en De Baptismo adversus Quintillam (Pri la Babto kontraŭ Kvintila 17,5) raportas ke la teksto estas kompilita ĉirkaŭ la jaro 160 de malgrandazia presbitero, kiu post la akuzo pri fraŭdo kaj spite de lia deklaro ke tion li faris por honori Paŭlon, estis forprenita de eklezia ofico.

Origine la teksto prezentiĝis kunigita kun aliaj apokrifaj verkoj koncernantaj Paŭlon, nome Letero de Korintanoj al Paŭlo, Tria epistolo al la Korintanoj, Martiriĝo de Paŭlo kaj Agoj de Paŭlo, kiuj sekve la unuopulaj tekstoj havis malsamajn tradiciojn.

Vidpunkte de kanoneco, tiu teksto estas konsiderata apokrifaĵo de la Nova Testamento.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro lokigas sian rakonton en kadro de la eventoj rakontataj en la Agoj de la apostoloj: Paŭlo estas vojaĝanta de Antioĥio al Ikonio (kiu etis efektive etapo de la unua lia vojaĝo).

Ekstere de la urbo al li estis irinta renkonten Onesiforo kun la familio, kiu lin povis rekoni pro priskribo kiu al li estis sendita per letero, gasigata en la teksto kaj fiksanta iujn karakterizojn de la sinsekvaj reprezentaĵoj de la sanktulo en la kristana ikonografio (homo malaltstatura, kalvkapa, arkoformaj kruro, robustkorpa, kunigitbrova, iom elpendnaza).

Sankta Tekla inter sovaĝbestoj.

Gastigite en la domo de Onesikforo, Paŭlo tie predikis pri la abstino kaj resurekto. Junulino, pernome Tekla, aŭskultadis la vortojn de Paŭlo el la fenestro de sia domo kaj estis el ili fasciniĝinta. Lia fianĉo, Tamiri, kiu sin sentis senigita je la eblo ŝin edziniĝi, akuzis Paŭlon ĉe la urbestro, kiu lin kondamnis al skurĝado. Tekla, instige ankaŭ de ŝia patrino, estis kondamnita al bruliĝo, sed mirakla tempesto kaj tertremo donis al ŝi oportunon al fuĝo kaj rifuĝo ĉe Paŭlo: Tekla lin akompanis al Antioĥio, kie etis devigita sin defendi el la insidoj de la riĉa Aleksandro, kiu, repuŝite, ŝin akuzis ĉe la regestro: Tiu ŝian kondamnis estis vorata de sovaĝbestoj spite de la protestoj de la urbaj virinoj. Dum la atendo de la spektaklo, ŝi estis lokigita ĉe la "reĝino "Trifena", kiu estis promesinta ŝin ricevi ĉe si al sia filino aperinta dumsonĝe, por ke Tekla preĝu por ŝia transiro al paradizo.

Jam dum la besta viciro, leonino estis tuŝinta ŝiajn piedojn kaj Tekla estis sidiĝinta sur ties dorso. Dum la spektaklo, akompanata de la protestoj de la urbaj virinoj pro la maljusta kondamno, la bestoj malsovaĝiĝis kaj la ceteraj aplikataj torturoj ne havis sukceson pro la dia protekto. Dume la sanktulino estis propramane baptita, sin ĵetante en grandan basenon. Fine, ŝi estis liberigita inter festadoj de la virinoj kaj estis denove gastigita ĉe la reĝino Triferna, kiu konvertiĝis al kristanismo kun siaj servistinoj.

Informite ke Paŭlo loĝis en la urbo Mira, ŝi rekrutis junulojn, vire sin vestis kaj lin atingis. Poste esprimis la proponon reveni al la naskiĝa Ikonio kaj Paŭlo konsentante proponis al ŝi tie prediki la dian vorton. En Ikonio ŝi revidis sian patrinon. Sekve ŝi translokiĝis al Seleŭkio.

(Ĉi-punkte diversaj manuskriptoj prezentas finalojn iomete malsamajn: la plej ampleksa daŭrigas rakontante kiel, lokiĝinte en groto, Tekla estis hermite travivinta kaj kolektinta ĉirkaŭ si virinan komunumon kiu imitis ŝian ekzemplon.

Post 72 jaroj de ŝiaj miraklaj sanigoj, la sanktulino, jam atinginta la naŭdekaĝon, la urbaj paganaj medicinistoj, kiuj ŝin taksis konsekrita al la diino Artemiso, sendis virojn por ke ŝi estu seksperfortita tiel ke ŝi perdus la protekton de la diino, sed la sanktulino ĉielhelpe forfuĝis el iliaj manoj malaperinte en la rokon la dekvaran de septembro.

Signifo kaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

Spite de ĝia pruvita apokrifeco, la libro ĝuis grandan disvastigon kun diverslingvaj versioj. Ŝia kulto disvastiĝis en Malgrandazio, aparte en Ikonio, Nikomedio kaj en Seleŭkio kie sanktejo ekzistis ekde antikvaj epokoj kaj estis priskribe menciita de nobelulino Egeria en ŝia Pilgrimado de Egeria en Palestino (Peregrinatio Aetheriae 23, 4).

La eventaro prenis la tipan formon de greka romano de la helenisma epoko: en ĝi troviĝas la peripetioj de la juna kaj riĉa heroino, la eksterordinaraj savcelaj agadoj kaj la defendo de sia insidita ĉasteco, sed transfigurigitaj laŭ kristana vidpunkto. Fakte, ĉeloke de la ameventoj de la du protagonistoj, aperas la konvertiĝo de Tekla altirita de la predikado de Paŭlo kaj protektita per diaj intervenoj.

La teksto estas karakterizata per markita defendo de la ĉasteco: en Ikonio kie okazis la konvertiĝo de Tekla, Paŭlo suferas punan juĝon pro supozita sklavigo. Ĉi-kaze, se kompari la instruojn de Paŭlo, ekzemple en Timoteo 4, 1-3, kie estas decide komdamnita la rifuzo de la geedziĝo, ĉi tie okazas la kontraŭo: Paŭlo defendas la elekton de Tekla.

Samtempe ŝajnas ke la tuta rakonto supozigas pozicion de la virino malpli subordigita se komparita kun la sama de la origina kristanismo: Tekla estas sendita de Paŭlo prediki kaj konverti (kaj estas venerata en la ortodoksa eklezio kiel "protomartirino" kaj "isaapostolo", egala al la apostoloj), estas defendata de la virinoj de Antioĥio de Pisidio kaj kolektas ĉirkaŭ si virinojn de Seleuckio.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Itallingva teksto de la dokumento.
  • [2] Interpreto pri la historio de Sankta Tekla.
    • Tertuliano (De Bapt., 17) plendis ke iuj kristanoj de Aleksandrio, sekvante tiun tekston, depostulis la eblon bapti kaj instrui en eklezio.