Agoj de la Apostoloj
Agoj de la Apostoloj | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
La Agoj de la Apostoloj estas la 5-a libro de la nova testamento en la biblio. Ĝi estas la dua parto de du-voluma verko. La unua parto estas la evangelio laŭ Luko. Ambaŭ volumoj kune nomiĝas la Historia Verkaro de Luko.
Aŭtoro[redakti | redakti fonton]
Laŭ frua kristana tradicio la verkinto de tiuj ĉi libroj estas Luko, klera helena pagandevena kuracisto, helpanto, eble ankaŭ kunvojaĝanto de Sankta Paŭlo.
Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]
La Agoj de la Apostoloj rakontas la historion de la eklezio ekde Pentekosto en Jerusalemo ĝis la alveno de Paŭlo en Romo.
La dispozicio [1] estas kaŝita en Ago 1,8. El tiu versiklo evidentas la tri ĉefaj partoj:
- En Jerusalem (Ago 1,12 – 8,3)
- En la tuta Judujo kaj Samario (Ago 8,4 – 12,23)
- Ĝis la plej malproksima parto de la tero (Ago 12,24 – 28,31)
En tiu ĉi tria parto troviĝas jenaj subpartoj:- Unua misia vojaĝo (Ago 13,4 – 14,28)
- Koncilio apostola en Jerusalem (Ago 15,1–35)
- Dua misia vojaĝo (Ago 15,36 – 18,22)
- Tria misia vojaĝo (Ago 18,23 – 21,17)
- Arestado kaj enkarcerigo (Ago 21,18 – 26,32)
- Vojaĝo al Romo (Ago 27,1 – 28,31)
Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]
La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) troviĝas en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- la libro Agoj de la Apostoloj en reta versio (esperante)
- Teksto esperanta Arkivigite je 2006-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Teksto esperanta
- Eseo pri la konscienceco de Luko (angle)
- Teksto angla (NIV)
- Tekstoj suoma kaj helena
- Teksto suoma
- Teksto suoma por aŭskulti Arkivigite je 2007-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Teksto hispana kiel PDF
- Teksto hispana
- Teksto germana kiel PDF Arkivigite je 2006-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Teksto germana por aŭskulti
- Resumo kaj analizo el evangelia vido (germane)
- Teksto rusa
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|