Agostino Bassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agostino Bassi
Persona informo
Agostino Bassi
Naskiĝo 25-an de septembro 1773 (1773-09-25)
en Mairago
Morto 8-an de februaro 1856 (1856-02-08) (82-jaraĝa)
en Lodi
Tombo San Francesco Church vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Via Paolo Gorini 28 vd
Alma mater Universitato de Pavio vd
Memorigilo Agostino Bassi
Profesio
Okupo botanikisto • entomologo vd
Laborkampo plantosciencoentomologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agostino BASSI, foje nomita de Lodi (25a de Septembro 1773 – 8a de Februaro 1856), estis itala entomologo. Li antaŭis Louis Pasteur en la malkovro ke mikroorganismoj povas estis kaŭzo de malsano (nome mikroba teorio de malsano). Li malkovris, ke la muskardino estis okazigita de fungo kiu infektis silkraŭpojn, nome tre malgranda, parazita organismo, kiu finfine estis nomita Beauveria bassiana liahonore. En 1844, li asertis, ke la ideo ke ne nur animalaj (insektoj), sed ankaŭ homaj malsanoj estas kaŭzitaj de aliaj vivantaj mikroorganismoj; por ekzemplo, morbilo, sifiliso, kaj la bubona pesto.

Bassi sekvis la instruojn de Lazzaro Spallanzani, sia parenco, ĝis li mortis. El sia laboro li etendis teorion kiu klarigas multajn malsanojn de plantoj, animaloj kaj homo estantaj okazigitaj de patogenaj organismoj. Li tiel antaŭis la laboron kaj de Louis Pasteur kaj de Robert Koch. Li estis ankaŭ la aŭtoro de laboro pri la kultivaĵoj de terpomoj, fromaĝo, vinproduktado, lepro kaj ĥolero. Louis Pasteur (1822–1895) estis ege influita de lia laboro kaj li havis la portretojn kaj de Spallanzani kaj de Bassi en sia oficejo.