Agota Kristof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Agota Kristof
Szhely Kanizsai Gimnázium Tabló.JPG
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1935 (1935-10-30)
en Győr-Moson-Sopron
Morto 27-an de julio 2011 (2011-07-27) (75-jara)
en Neŭŝatelo
Tombo Kőszeg
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco HungarioSvislando
Profesio
Profesio verkistodramaturgoverkisto
v  d  r
Information icon.svg

Agota Kristof, aŭ hungarlingve Kristóf Ágota, (n. la 30-an de oktobro 1935 en Csikvánd, Hungario — la 27-an de julio 2011 [1]) estis hungara, franclingva verkistino. Ŝi vivis en Svislando.

Memortabulo de Agota Kristof en Szombathely

Biografio[redakti | redakti fonton]

Agota Kristof forlasis Hungarion en 1956, kiam ŝi havis 21 jarojn kaj kiam la budapestan insurekton premegis la sovjeta armeo. Ŝi, kune kun sia edzo kaj kvarmonata filino, fuĝis direkte al Neŭŝatelo, (Neuchâtel) en Svislando, kie ŝi vivas depost 1956. Ŝiaj verkoj estas markitaj antaŭ ĉio de tiu altrudita elmigrado. Ŝi unue laboris en fabrikejo, antaŭ ol fariĝi verkistino en la loka lingvo, tio estas la franca.

Komence dramistino, ŝi poste spertis grandan sukceson danke al sia trilogio pri du ĝemeloj, tradukita al multaj lingvoj.

Ŝi ricevis premion Kossuth en 2011.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • John et Joe (1972)
  • La Clé de l'ascenseur (1977)
  • Un rat qui passe (1972 kaj 1984)
  • L'Heure grise ou le dernier client (1975 kaj 1984)
  • Le monstre : et autres pièces (2007)

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agota Kristof mortis, (de germana vikipedio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]