Kampa konvolvulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agra konvolvulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampa konvolvulo
Kampa Konvolvulo (C. arvensis)
Kampa Konvolvulo (C. arvensis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Konvolvulacoj Convolvulaceae
Genro: Konvolvulo Convolvulus
Convolvulus arvensis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kampa konvolvuloagra konvolvulo (Convolvulus arvensis) estas planto el la familio Konvolvulacoj). Ĝi troviĝas sur herboriĉaj lokoj, kulturkampoj, laŭlonge de vojoj kaj en la dunoj. La tigoj volviĝas kontraŭ-horloĝdirekten ĉirkaŭ objektoj.

La floro estas rozkolora aŭ blanka kaj havas malhelajn striojn je la ekstera flanko. La floroj havas diametron de 1,5 ĝis 3 cm. Estas kvin sepaloj kun rondaj dentoj. La floroj bonodoras. Unu ĝis tri floroj floras sur longa tigo kun duonvoje du brakteoj. En Eŭropo la florado daŭras de junio ĝis la aŭtuno.

La konvolvulo havas senharan kapsulon.

La folioj estas ovalaj ĝis oblongaj kaj havas elstarajn baskojn ĉe la piedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]