Agricultural Adjustment Act

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Agricultural Adjustment Act (AAA) (ekvalida la 12-an de majo 1933) estis leĝo, decido por malpliigo de la agrikultura produktado dum la New Deal. La akto celis la reduktadon de la kultivata agro, tiel la federacia registaro donis subvenciojn al la agrokultivistoj por ripozigi la bienojn. La rezulto estis reakiro de la pli frua valoro de la agraĵoj, stabileco de la kamparanoj. La leĝo ebligis fortiron de 30 milionoj hektaroj da agro el la kultivado. Oni volis en 1937 enkonduki eĉ novajn aldonajn leĝojn, kiuj volis ebligi ŝtatan aĉeton de la agraraj plusproduktoj, je fiksa prezo.

La akto fondis novan agentejon, nome Agricultural Adjustment Administration por kontroli, organizi la dividon de la subvencioj. Ĝi estis la unua moderna usona agrara leĝo.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

National Industrial Recovery Act (NRA)