Agriĝento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agrigento
urbo • komunumo de Italio • poliso
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio (2005)
Provinco AG Agriĝento (2005)
Geografia situo 37° 19′ N, 13° 35′ O (mapo)37.31666666666713.583333333333Koordinatoj: 37° 19′ N, 13° 35′ O (mapo)
Alto super marnivelo 230 m
Areo 244 (2005) km²
Loĝantaro 55 512 (2023)
Loĝdenso 226 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Fontanelle, Giardina Gallotti, Monserrato, Montaperto, San Leone, Villaggio La Loggia, Villaggio Mosè, Villaggio Peruzzo, Villaseta (2005)
Najbaraj komunumoj Aragona, Cattolica Eraclea, Favara, Joppolo Giancaxio, Montallegro, Naro, Palma di Montechiaro, Porto Empedocle, Raffadali, Realmonte, Sant'Angelo Mŭaro, Siculiana (2005)
Patrono San Gerlando
Festa tago 25-a de februaro (2005)
Nomo de loĝantoj agrigentini
Poŝtkodo 92100
Imposta kodo A089
Kodo laŭ ISTAT 084001
Telefona prefikso 0922
Retpaĝo http://www.comune.agrigento.it/
Loko en mapo
vdr

Agrigento estas komunumo de Sicilio, Italio en la Provinco Agrigento. La ĉefurbo estas same nomata Agrigento.

La urbo estis fondata ĉirkaŭ 580 a.K. de la grekaj koloniantoj de la sicila urbo Gela, kun la nomo "Akragas". Ĝi rapide kreskis kaj iĝis unu el la plej riĉaj kaj plej famaj grekaj urboj en Sicilio. Dum la sesa jarcento a.K. ĝin regis la tiranoj Phalaris kaj Theron: post kiam Thrasydaeus, filo de Theron, estis renversata, la urbo iĝis demokratio. Ĝi konservis neŭtralecon dum la Peloponesa Milito inter Ateno kaj Sparto (431-404 a.K) - milito dum kiu Ateno atakis la potencan sicilan urbon Siracusa: tamen la Punikoj disrabis la urbon en 406 a.K. Dum la tria jarcento a.K., ĝi multe suferis dum la Punikaj Militoj, estante disrabata de la Romanoj en 255 a.K. kaj de la Punikoj en 252 a.K.. Dum la dua Punika Milito (218-201 a.K.) la Romanoj kaj la Punikoj bataladis por regi ĝin: fine la Romanoj kaptis la urbon en 210 a.K. kaj nomis ĝin Agrigentum. Sub Roma rego ĝi prosperis.

Post la falo de la Romia imperio la Bizanca imperio regis la urbon. La loĝantoj forlasis la malsuprajn partojn de la urbo kaj transloĝiĝis al la akropolo, la antikva citadelo, eble pro pirataj atakoj. En 828 p.K. la Saracenoj kaptis la urbon, nomante ĝin Kerkent, kiu iĝis Girgenti en la itala lingvo, ĝis Benito Mussolini italigis la antikvan latinan nomon en la formo Agrigento. En 1087 ĝin konkeris la normano Grafo Roĝero. En 1860 la loĝantoj entuziasme subtenis Giuseppe Garibaldi. Dum la Dua mondmilito la urbo estis plurfoje bombata.

Pro arkeologiaj restaĵoj, Agrigento estas grava turista centro. Viziteblas temploj kaj aliaj sitoj. En la nuna urbo estas mezepokaj kaj barokaj konstruaĵoj. Ĝi estas loko en la Monda Heredaĵo de Unesko.