Agrikultura ekosistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Agrikultura ekosistemo (mallongige agroekosistemo) estas la bazunuo de studo por agroekologiisto, kaj estas iom propraaŭtoritate difinita kiel space kaj funkcie kohera unuo de agrikultura agado, kaj inkludas la vivaantan kaj nevivantajn komponentojn implikitajn en tiu unuo same kiel iliaj interagoj.[1]

Agrikultura ekosistemo povas esti rigardita kiel subaĵo de konvencia ekologia sistemo. Kiel la nomo implicas, ĉe la kerno de agroekosistemo la homa aktiveco de agrikulturo kuŝas. Tamen, agroekosistemo ne estas limigita al la tuja loko de agrikultura agado (ekz. la bieno), sed prefere inkludas ankaŭ la regionon kiu estas tuŝita per tiu agado, kutime per ŝanĝoj al la komplekseco de specikongruoj kaj manĝoĉenoj, same kiel al la reta nutrociklo. Tradicie agroekosistemo, precipe kiun oni administris intense, estas karakterizita kiel havado de pli simpla speciokonsisto kaj pli simpla energi- kaj nutro-fluoj ol "natura" ekosistemo.[2] Same, agroekosistemoj ofte estas rilataj al alta nutrenmetado, multe de kiu forlasas la bienon kondukantan al eŭtrofiĝo de ligitaj ekosistemoj ne rekte okupitaj de agrikulturo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agro-ecosystem Health Project. 1996. Agroecosystem health. University of Guelph, Guelph, Canada.
  2. Elske van de Fliert kaj Ann R. Braun. 1999. Farmer Field School for Integrated Crop Management of Sweetpotato. Field guides and Technical Manual. Bogor, Indonesia: International Potato Center. ISBN 92-9060-216-3. http://www.eseap.cipotato.org/MF-ESEAP/Abstract/FFS-ICM-SP-Ind.htm
  3. Agroecosystem Management for Improved Human Health: Applying principles of integrated pest management to people. D. G. Peden. Published in New Directions in Animal Production Systems. Proceedings of the Annual Meeting of the Canadian Society of Animal Science, 5–8a de Julio, 1998, Vancouver, British Columbia, Canada. Eldonita de R. Blair, R. Rajamahendran, L.S. Stephens, M.Y. Yang. http://www.idrc.ca/en/ev-3443-201-1-DO_TOPIC.html

Bibliografio[redakti | redakti fonton]