Agrikulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino agrikulturo (ankaŭ agrokulturo) estas dividebla en du ĉefajn partojn:

1. Terkultivado, la homa aktiveco konsistante en kultivado de teroj por produkti plantojn por nutri homojn aŭ bestojn.

2. Besttenado, la homa aktiveco konsistante en tenado de utilbestoj por nutri homojn.

Traktoroj en terpomaj kampoj

Ĝeneralaĵoj

Ĝi estas branĉo de la materiala produktado, kiu produktas bazmaterialojn nutrocele aŭ por la industrio. Ĝi grave dependas de la natura medio: la grundo (agro), klimato, situo ks ĉar ĝi estas transformado de la natura medio tiel ebliganta elpreni vegetaĵojn kaj bestojn utilajn al la homaro. La periodojn kaj rendimenton de la proceso difinas la sezonoj kaj la kreskaj, nutraj, plimultiĝaj nombroj de bestoj, plantoj, bakterioj.

Speciala trajto de la agrikulturo estas la amplekso de disponebla agro. Ĝi estas hodiaŭ konstanta. Oni gajnas agrojn en la tropika zono sed aliflanke perdiĝas pro la urba kaj industria ampleksiĝo.

La du ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas la agrokulturado kaj bestobredado. La forstkulturo (arbarkulturo), bredado de sovaĝaj bestoj, fiŝobredado ne apartenas rekte al la agrikulturo sed tamen ekonomike kaj politike enkalkuliĝas, same kiel ĉasado kaj fiŝkaptado.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Agrikulturhistorio.
La serpo de sumera rikoltisto farita de elbakita argilo (ĉ. 3000 a.K.).

Agrikulturaj praktikoj kiaj ekzemple irigacio, kultivciklo, apliko el sterkoj kaj insekticidoj, kaj la malsovaĝigo de brutaro estis evoluigita antaŭ longe, sed esti farinta grandan progreson en la pasinta jarcento. La agrikulturhistorio ludis gravan rolon en homa historio, ĉar agrikultura progreso estis decida faktoro en tutmonda sociekonomika ŝanĝo. Labordivido en agrikulturaj socioj faris ordinarajn specialiĝojn malofte vidita ĉe kulturoj de ĉasistoj-kolektistoj, kio permesis la kreskon de urboj kaj eĉ grandurboj, nun nomitaj civilizoj, kaj la kompleksajn sociojn. Kiam farmistoj iĝis kapablaj je produktado de manĝaĵo preter la bezonoj de siaj propraj familioj, aliaj en ilia socio estis liberaj dediĉi sin al projektoj krom manĝakiro. Historiistoj kaj antropologoj longe argumentis ke la evoluo de agrikulturo igis civilizon ebla. Laŭ geografiisto Jared Diamond, la kostoj de agrikulturo estis: "la meza ĉiutaga nombro da laborhoroj pliiĝis, nutrado plimalboniĝis, infektaj malsanoj kaj korpoeluzado estis pliigitaj, kaj vivotempo mallongiĝis."[1]

Prahistoriaj originoj

Fruktoĝardeno, fabrik-bazita manĝaĵproduktada sistemo, supozeble estis la plej malnova agroekosistemo de la monda.[2] Tiuj arbar-ĝardenoj originiĝis de la pratempo laŭlonge de ĝangalecaj kotecaj riverbordoj kaj de la malsekaj promontoroj de musonaj regionoj. En la laŭpaŝa procezo de familioj plibonigantaj ilian tujan medion, utilaj arboj kaj plantospecioj estis identigitaj, protektitaj kaj plibonigitaj dum nedezirindaj specioj estis eliminitaj. Poste superaj fremdaj specioj estis selektitaj kaj integrigitaj en la ĝardeno de la familio.[3]

Neolitiko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neolitika revolucio.
Draŝado de greno en antikva Egiptujo.

La Fekunda Duonluno de Sudokcidenta Azio unue vidis la malsovaĝigon de bestoj, komencante la neolitikan revolucion. Inter 10,000 kaj 13,000 jaroj antaŭe, la prapatroj de moderna brutaro, ŝafoj, kaproj kaj porkoj estis malsovaĝigitaj en tiu areo. La laŭpaŝa transiro de natura rikoltlaboro ĝis konscia kultivado okazis sendepende en pluraj lokoj ĉirkaŭ la globo.[4] Agrikulturo enkalkulis la subtenon de pliigita loĝantaro, kaŭzante pli grandajn sociojn kaj poste la evoluon de grandurboj. Ĝi ankaŭ kreis la bezonon de pli granda organizo de politika rajtigoj (kaj la kreado de socia tavoliĝo), ĉar decidoj devis fariĝi koncerne laboron kaj rikoltasignon kaj aliraj rajtoj al akvo kaj tero. Agrikulturo okazigis senmovecon, kiam loĝantaroj kontentiĝis resti ie je longaj tempodaŭroj, kio kaŭzis la amasiĝon de materiaj varoj.[5]

Fruaj neolitikaj vilaĝoj montras signojn de la kapablo prilabori grenon, kaj la Proksima Oriento estas la praa hejmo de la prapatroj de tritiko, hordeo kaj pizoj. Ekzistas signoj de la kultivado de figoj en la Jordana Valo tiom longe kiom antaŭ 11,300 jaroj, kaj cerealo- (greno) produktado en Sirio antaŭ ĉirkaŭ 9,000 jaroj. Dum la sama periodo, farmistoj en Ĉinio komencis kulturi rizon kaj milion, utiligante homfaritajn inundojn kaj fajrojn kiel parton de sia kultivadreĝimo.[4] Fibrokultivaĵoj estis kulturitaj dekomence kiel manĝkultivaĵoj, kak tiele Ĉinio kulturis kanabon kaj kotonon kaj same sendepende en Afriko kaj Sudameriko, kaj la Proksima Oriento malsovaĝigantan linon.[6] La uzo de grundamendoj, inkluzive de stalsterko, fiŝoj, kompoŝto kaj cindro, ŝajnas esti komenciĝinta frue, kaj evoluigita sendepende en pluraj lokoj de la mondo, inkluzive de Mezopotamio, la Nilvalo kaj orienta Azio.[7]

Romia rikoltmaŝino

Kukurboj estis kultivitaj en Meksiko antaŭ preskaŭ 10,000 jaroj, dum maizo-similaj plantoj, derivitaj de la natura genro Zeo, komencis esti viditaj je proksimume 9,000 jaroj antaŭe. La derivaĵo de Zeo en modernan maizon estis malrapida, aliflanke, kaj ĝi prenis ĝis 5,500[4] antaŭ ĝis 6,000 jaroj por iĝi tio kion ni hodiaŭ konas kiel maizo. Ĝi tiam iom post iom disvastiĝis en tuta Nordameriko kaj estis la plej grava kultivaĵo de indianoj dum eŭropa esplorado.[8] Faboj estis kulturitaj ĉirkaŭ la sama tempo, kaj kune tiuj tri plantoj formis la trifratan nutrofondon de multaj denaskaj loĝantaroj en Norda kaj Meza Ameriko. Kombinitaj kun piproj, tiuj kultivaĵoj disponigis ekvilibran dieton por granda parto da la kontinento.[9] Vinberoj unue estis kreskigitaj por vino antaŭ ĉirkaŭ 8,000 jaroj, en la Suda Kaŭkazo, kaj antaŭ 3000 a.K. atingis la Fekundan Duonlunon, la Jordanan Valon kaj Egiptujon.[10]

Agrikulturo avancis al Eŭropo iomete poste, atingante la nordorienton de la kontinento de la oriento ĉirkaŭ 4000 a.K. La ideo ke agrikulturo atingis Eŭropon, anstataŭ sendepende formiĝi tie, kondukis al du ĉefaj hipotezoj. La unua estas "ondo de antaŭeniĝo", kiu diras ke agrikulturo vojaĝis malrapide kaj konstante trans la kontinenton, dum la dua, "populacisalta" teorio, diras ke ĝi moviĝis en saltoj.[11] Antaŭ proksimume 6000 jaroj, ĉevaloj unue komencis esti malsovaĵigitaj en la eŭraziaj stepoj. Komence uzitaj por manĝaĵo, estis rapide malkovrite ke ili estas utilaj por kampolaboro kaj portado de varoj kaj homoj.[12] Antaŭ proksimume 5,000 jaroj, sunfloroj unue estis kultivitaj en Nordameriko, dum la regiono de Andoj en Sudameriko evoluigis la terpomon.[4] Ĉe ne tiom grava centro de malsovaĝigo, la indiĝenaj popoloj de la posta Orienta Usono ŝajne estis kulturintaj multajn kultivaĵojn, inkluzive de tabako.[13]

Bronz- kaj Fer-epokoj

Mezepokoj

Tutmonda interŝanĝo

Modernaj evoluoj

Lastatempe

Nuntempa agrikulturo

Laborantaro

Agrikulturaj produktadsistemoj

Subtemoj

Plantoproduktado:

  • donas la ĉefajn materialojn por la homa nutrado
  • donas gravajn bazmaterialojn por la industrio (industriaj plantoj)
  • antaŭkondiĉo por la intensa bestobredado

terenoj de agrikulturo

kultivado de agro

  • antaŭpreparo de agro
    • plugo, erpo, cilindrumado per plugilo, erpilo, cilindro
    • sterkado per sterkiza maŝino
  • semado per semomaŝino / plantado per plantiga maŝino
  • flegado de plantoj
    • kultivado per kultivilo, rastrado per rastrilo, sarkilo
    • akvumado / irigacio per akvumiloj (gutiga, mikrotuba, mikroradia, tradicie pluviga metodo)
    • ŝprucado de fungicidoj, herbicidoj, insekticidoj (aspergado?) per ŝprucmaŝinoj (agrotoksaĵoj)
  • rikolto per rikoltomaŝinoj, kombajno (rikoltdraŝmaŝino), falĉilo, manlaboro

Agrikulturaj proprecoj laŭ terregionoj

Tropikaj kaj duonsekaj regionoj

En la tropika zono oni rikoltas 2-3 foje jare sur la sama agro, dum en la kontinenta klimato oni rikoltas unufoje, poste oni kelkfoje semas plantojn sterkocele (verda sterko), enplugonte ilin.

Krome, troviĝas la t.n. 'duonsekaj tropikoj', agroklimata regiono kiu troviĝas en 48 evoluiĝantaj landoj, kaj kie loĝas sesono de la homaro.

Produktaĵoj

Ĉefaj agrikulturaj bestoj

Bovo - Bubalo - Ĉevalo - Ŝafo - Kapro - Porko - Lamo - Kortobirdaro - hejma kuniklo

Ĉefaj agrikulturaj plantoj

Iloj kaj teĥnikoj

Agrikulturiloj

Teknikoj

Historio

Ekesto kaj dum antikveco

mezepoko kaj "modernaj" tempoj

novalo

nuntempaj kaj alestontaj problemoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Jared Diamond. (2012) The World Until Yesterday. Viking. ISBN 978-0-670-02481-0.
  2. Douglas John McConnell. (2003) The Forest Farms of Kandy: And Other Gardens of Complete Design. ISBN 978-0-7546-0958-2.
  3. Douglas John McConnell. (1992) The forest-garden farms of Kandy, Sri Lanka. ISBN 978-92-5-102898-8.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 The Development of Agriculture. National Geographic. Alirita 22a Aprilo 2013.
  5. DK Jordan (24a Novembro 2012) Living the Revolution. The Neolithic. University of California – San Diego. Alirita 22a Aprilo 2013.
  6. Hancock, James F.. (2012) Plant evolution and the origin of crop species, 3‑a eldono, CABI. ISBN 1-84593-801-1.
  7. UN Industrial Development Organization, International Fertilizer Development Center. (1998) The Fertilizer Manual, 3‑a eldono, Springer. ISBN 0-7923-5032-4.
  8. (1994) S. Johannessen and C. A. Hastorf (eds.): Corn and Culture in the Prehistoric New World. Boulder, Colorado: Westview Press. ISBN 0-8133-8375-7.
  9. DK Jordan (24a Novembro 2012) Beyond Wheat. The Neolithic. University of California – San Diego. Alirita 22a Aprilo 2013.
  10. Vergano, Dan (19a Januaro 2011). “Grapes domesticated 8,000 years ago”, USA Today. Alirita 4a Majo 2013.. 
  11. DK Jordan (24a Novembro 2012) The "Agricultural Revolution". The Neolithic. University of California – San Diego. Alirita 22a Aprilo 2013.
  12. Adams, Kristina Horses in History: A Bibliography. USDA National Agricultural Library. Alirita 24a Majo 2013.
  13. Heiser, Carl B., Jr. (1992). “On Possible Sources of the Tobacco of Prehistoric Eastern North America”, Current Anthropology 33, p. 54–56. doi:10.1086/204032. 

Eksteraj ligiloj

greke http://www.fas.usda.gov/currwmt.html greke http://www.nationalacademies.org/agriculture greke http://www.fao.org greke http://www.fao.org/waicent/portal/statistics_en.asp