Agrikulturo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Agrikulturo estas grava ekonomia branĉo de Usono, la lando mem pli da agrikulturaĵoj eksportas ol importas. La agrikulturon de Usono karakterizas la grand-grada ekipiteco per maŝinoj, grandaj monokulturoj kaj ofta kultivado de la diskutataj genetike modifitaj plantoj.

Gravaj agrikulturaj produktoj[redakti | redakti fonton]

La 20 plej gravaj agrikulturaj produktoj de Usono – laŭ raporto de FAO en 2003- en (metra) tuno):

  1. maizo 256,904,992
  2. bovo-viando 11,736,300
  3. bovina lakto, tute, freŝe 78,155,000
  4. koko-viando 15,006,000
  5. sojfabo 65,795,300
  6. porkoviando 8,574,290
  7. tritiko 63,589,820
  8. kotono 3,967,810
  9. kokina ovo 5,141,000
  10. meleagro-viando 2,584,200
  11. tomato 12,275,000
  12. terpomo 20,821,930
  13. vinbero 6,125,670
  14. oranĝo 10,473,450
  15. rizo 9,033,610
  16. pomo 4,241,810
  17. sorgo 10,445,900
  18. laktuko 4,490,000
  19. kotongrajno 6,072,690
  20. sukerbeto 27,764,390

Aliaj produktoj, kiuj aperis dum la lsataj 40 jaroj en la 20-a listo estis tabako, hordeo, kaj aveno kaj malofte arakido, migdalo kaj sunfloro-grajnoj.

Kampaj produktoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj agraj produktoj laŭ valoro de la produkto (en $miliardoj) estis:

Fonto: 1997 USDA-NASS reports, http://www.usda.gov/nass/pubs/ranking/rankus-b.txt.

Noto: luzerno kaj fojno ne estas listigita ĉe FAO kaj al produktado de tabako malpliiĝis je 60% inter 1997 kaj 2003.

Brutaro[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj brutoj, bestoproduktoj:

fine de 1997 estis en Usono:

  • 403.000.000 kokoj
  • 99.500.000 bovoj
  • 59.900.000 porkoj
  • 7.600.000 ŝafoj

kaproj, ĉevaloj, meleagroj kaj mielabeloj havas malpli da signifo. (en 2002=1.200.000 kaproj; 5.300.000 ĉevaloj en 1998; 2.500.000 kolonioj de mielabeloj en 2002.)

Usono – same kiel EU kaj aliaj evoluintaj landoj (ekz. Sud-Koreio, Japanio la rizkulturistojn) - apogas siajn agrikulturiston (ekz. la kotonproduktadon) per produktaj apogoj, importa protekto. Tio kaŭzas akrajn diskutojn en WTO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]