Agrimonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agrimonio
Agrimonia eupatoria: infloresko.
Agrimonia eupatoria: infloresko.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rozoidoj Rosoideae
Genro: Agrimonio Agrimonia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Agrimonio estas botanika genro, entenanta 15 speciojn de herbaj plurjaraj plantoj, kun rizomoj, el la familio rozacoj. Ĝi originas el mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero, escepte de unu specio afrikdevena.

Ĝia alteco varias de 0,5 ĝis 2 metroj; ĝi havas alternajn kunmetitajn foliojn lanugajn, plumformajn kaj dentajn. Ilia gusto adstringas. Ĝiaj floroj flavas kaj posedas mallongan pediklon kaj daŭran kalikon. La floroj estas aranĝitaj en longa spiko. Ĝiaj fruktoj posedas hokajn dornetojn alkroĉiĝantajn al bestaj feloj kaj al homaj vestaĵoj. La speciojn de agrimonio manĝas iuj larvoj de lepidopteroj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Uzo[redakti | redakti fonton]

La plantoj apartenantaj al tiu genro estas uzataj medicine jam de antikvaj tempoj. En la flora lingvo agrimonio esprimas dankemon.