Agrikultura ĥemiaĵo

Agrikultura ĥemiaĵo, nome koncentraĵo de agroĥemiaj produktoj, estas ĥemia produkto uzita en la agrokulturo. En la plej parto de la okazoj, agroĥemiaĵoj referencas al pesticidoj kiuj inkludas insekticidojn, herbicidojn, fungicidojn kaj nematicidojn. Tiu koncepto povas inkludi sintezajn sterkojn, hormonojn kaj aliajn ĥemiajn agentojn de plantokresko, kaj koncentritajn stokejojn de bestodevena sterko malnete.[1][2]
Multaj agroĥemiaĵoj estas toksaj, kaj la agroĥemiaĵoj en la pogranda stokado povas okazigi gravajn riskojn kontraŭ la medio kaj kontraŭ la sano, speciale okaze de akcidentaj elverŝoj. En multaj landoj, la uzado de agroĥemiaĵoj estas tre regulita. Oni povas postuli permesilojn elsenditajn de la registaro por la aĉeto kaj la uzado de aprobitaj agroĥemiaĵoj. Oni povas deklari gravajn punojn kontraŭ la neĝusta uzado, inkludita la maltaŭgan stokadon kiu povas okazigi elverŝojn. En la farmoj, la instalaĵoj de taŭgaj stokado kaj etikedado, la ekipaĵaro kaj la procedoj de urĝa purigado, kaj la ekipaĵaro kaj la procedoj de sekureco por la manipulado, la aplikado kaj la eliminado estas ofte ligitaj al devigaj normoj kaj regularoj. Ĝenerale, la regularo plenumiĝas pere de la procedo de registro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Agrochemicals Handbook from C.H.I.P.S. Arkivigite je 2018-01-09 per la retarkivo Wayback Machine C.H.I.P.S.
- ↑ Agrochemicals and Security University of Florida Alirita la 27an de februaro 2019 Arkivita la 16an de oktobro 2017.