Sobrado (León)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aguiar (Sobrado))
Sobrado
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24567 y 24569
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 302  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 6° 51′ U (mapo)42.518888888889-6.8536111111111Koordinatoj: 42° 31′ N, 6° 51′ U (mapo) [+]
Alto 426 m [+]
Areo 40,94 km² (4 094 ha) [+]
Sobrado (Provinco Leono)
Sobrado (Provinco Leono)
DEC
Sobrado
Sobrado
Situo de Sobrado
Sobrado (Hispanio)
Sobrado (Hispanio)
DEC
Sobrado
Sobrado
Situo de Sobrado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sobrado, León [+]
vdr

Sobrado [soBRAdo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Sobrado estas etimologie rilatebla al Subtegmentejo, kiel aludo al iu alta konstruaĵo. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aguiar, Cabarcos, Cabeza de Campo, Cancela, Friera, Portela de Aguiar, Requejo, Sobrado kaj Sobredo, okupas totalan areon de 36,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 292 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 145 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Oencia, Corullón, Toral de los Vados, Carucedo kaj Rubiá (Oŭrenso).

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturaj areoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]