Aguilafuente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguilafuente
urbeto • municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40340
Demografio
Loĝantaro 562  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 4° 7′ U (mapo)41.226388888889-4.1127777777778Koordinatoj: 41° 14′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aguilafuente (Provinco Segovio)
Aguilafuente (Provinco Segovio)
DEC
Aguilafuente
Aguilafuente
Situo de Aguilafuente
Aguilafuente (Hispanio)
Aguilafuente (Hispanio)
DEC
Aguilafuente
Aguilafuente
Situo de Aguilafuente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguilafuente [+]
vdr

Aguilafuente [agilaFŬENte] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Aguilafuente estas etimologie komprenebla kiel aglo de la fonto; pro kio aperas nigra aglo super simbolo de fonto en la blazono.

Aguilafuente en la provinco Segovio.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 60,57 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 557 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, ekzemple pli ol 200 nur el 2000.

Ĝi distas 37 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Zarzuela del Pinar, Lastras de Cuéllar, Fuentepelayo, Sauquillo de Cabezas, Aldea Real kaj Escalona del Prado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En la preĝejo okazis en 1472 sinodo por reformi la kleron de la diocezo de Segovio konvokita de la episkopo humanista Juan Arias Dávila, kio rezultis en la unua libro presita en kastilia lingvo: nome Sinodal de Aguilafuente, eldonita de la presisto Juan Párix. Aktuale ĉiujare okazas la rekonstruo de tiu faro pere de vaganta teatra ludo sur stratoj kaj historiaj scenejoj, en kiu partoprenas lokanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), brutobredado (porkoj) kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento kaj la ermitejo. La preĝejo de Sankta Johano, romanika (origine de la 12-a jarcento), nun estas la sidejo de la muzeo aŭ arkeologia ekspoziciejo por restaĵoj trovitaj el romia kaj visigota epokoj. La preĝejo de Sankta Maria, pli bone konservata, havas romanik-mudeĥaran absidon.

Indas ankaŭ ruinoj de la palaco de la markizoj de Aguilafuente; domegoj kaj grenstokejo de 1799; domo de fiŝkomercisto de 1921 konata kiel Konkodomo Pro la ornamado de fasado; estas tipaj en la loĝloko artaĵoj de kradaro kaj sgrafiarto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Sinodal de Aguilafuente (Juan Párix, 1472).
Sinodal de Aguilafuente (Juan Párix, 1472).