Aguilar de Campoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aguilar de Campoo
Aguilar de Campoo entrada.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34800 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 646  (2022) [+]
Loĝdenso 217 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 48′ N, 4° 16′ U (mapo)42.7925-4.2602777777778Koordinatoj: 42° 48′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 892 m [+]
Areo 30,62 km² (3 062 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Aguilar de Campoo
Situo de Aguilar de Campoo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Aguilar de Campoo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aguilar de Campoo (AgiLAR de KamPO) estas urbo en Hispanio, regiono Kastilio kaj Leono, provinco Palencio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en suda flanko de la Kantabra Montaro, en la komarko Montaña Palentina, je ĉ. 100 km de Palencio, 100 de Santandero kaj 80 de Burgoso. Ĝi limas kun municipoj Barruelo de Santullán, Berzosilla, Brañosera, Pomar de Valdivia, Salinas de Pisuerga, Valdeolea kaj Valderredible.

Ekstera vido de la preĝejo de Sankta Miĥaelo.
Interno de la ĉefa preĝejo de Sankta Miĥaelo.
Placo kaj Sankta Mikaelo.

Ĝin trafluas la rivero Pisuergo, kiu havas sian plej grandan akvorezervujon apud la urbo.

La loĝantaro en 2006 estis 7 303 homoj; en 2021 de 6 711. Male al aliaj loĝlokoj de la provinco, pro siaj industriaj kaj ĉefurbaj karakteroj, Aguilar pliigis sian loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, akirante pli ol 6 000 loĝantoj, aparte pro altirado de apudaj lokanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 14an de Majo 1255, la reĝo Alfonso la 10-a estante en Aguilar deklaris ĝin Villa Realenga (reĝa urbo) sendependiginta ĝin el nobela posedo, kio restos ĝis 1332. Ekde tiam estis ĉefurbo de la nomata "Meryndat de Aguylar de Canpo", formata de 262 loĝlokoj. Ekde la 14-a jarcento estis senjorlando kaj el 1480 markizlando.

En la 18-a jarcento estis farunfabrikado kaj tekstila industrio.

Dum la Hispana Milito de Sendependigo oni suferis pro la invado fare de francoj, ĉefe ĉe la Monaĥejo de Sankta Klara, kiu rezultis bruligita fare de la napoleonaj trupoj. En 1833 pron la provinca restrukturigo fare de Javier de Burgos, dum la regado de Isabel la 2-a, Aguilar kiu ĝis tiam apartenis al Kantabrio, estis aligita al la provinco Palencio.

Dum la 1950-aj jaroj oni konstruis la akvobaraĵon de Aguilar, kiu estis inaŭgurita en 1963.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo havas gravajn restaĵojn de romanika arĥitekturo, inter kiuj la granda monaĥejo de Santa María la Real. Grava estas ankaŭ la kirko de Sankta Miĥaelo, en la centra placo de la urbo. Ruina kastelo, el kiu nur restas la eksteraj muroj, superrigardas la urbon el apuda monteto. Promenado tra la urba centro estas agrabla pro la abunda dispono de portikaro kiu protektas kontraŭ aĉa vetero, blazondomoj kaj ekzemplo de popola arkitekturo.

La urbo estas konata en Hispanio kiel ĉefurbo de la industria de biskvitoj, la baza enspezofonto dum la lastaj jaroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]