Ah/C-grundoj escepte de Nigrogrundoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

A/C grundoj escepte de Nigrogrundoj estas grupo de grundoj, kiuj ekestis danke al grundformiĝa procezo de akumuliĝo de humo sur kalkoŝtono aŭ alia solida ŝtono kun alta enhavo de kalcio (ekzemple dolomito kaj simile) - en kazo de rendzino, sur miksitaj karbonat-silikataj petroj en kazo de pararendzino kaj sur senkalcia, silikata petro kaze de rankero. Pro bona rezisteco de ekzemple kalkoŝtono temas ofte pri malprofundaj A-C grundotipoj. Malgraŭ malhela huma A-horizonto de rendzino kaj pararendzino kun sufiĉe alta enhavo de kalcio en sorbada komplekso (regule pli ol 50%), ne temas pri tre fertilaj grundoj. Tion kaŭzas la malsufiĉa profundeco (ankaŭ kaze de rankero), kiu kialas rapidan sekiĝon somere kaj ĉefe unuflanka kemizmo (sufiĉo de kalcio, sed samtempe malsufiĉo de aliaj gravaj mineraloj). La alta enhavo de kalcio malplirapidas la senkalkiĝon kaj do defendas procezojn kiel bruniĝo, podzoliĝo (speciala translokiĝo). Do eĉ en pli grandaj altecoj supre la maro, kie estas multe da pluvakvo, ne ekestas B-horizontoj kaj estas bone disvolviĝitaj tiuj ĉi grundotipoj. Pro kialo, ke la grundotipoj de tiu ĉi klaso ne dependas de klimata grundformiĝa faktoro, sed de neklimata (karaktero de ŝtono) oni parolas pri eksterzonaj grundotipoj. La plej konata grundotipo apartenanta en tiun ĉi grupon estas rendzino. Male, rankeron oni povas konsideri kiel zona grundotipo (troviĝanta en pli grandaj altecoj super la maro, kie ĝi estas iniciala grundo. Sed same iam ĝi estas eksterzona, kiam la faktoro estas troa deklineco de reliefo.