Ahimsa (muzikgrupo)
Aspekto
Ahimsa estis anglalingva muzikgrupo de Skellefteå, Svedio, 1993-1995. Ili kantas kantojn kun politikaj tekstoj, kaj sin vestas per hipiaj vestaĵoj. Laŭ propra diro ili ludis indiflorpoppunkon. Membroj estis la esperantisto Tomas Q Nilsson, kantado kaj gitaro, Mattias Lundgren, ĉefa gitaro kaj kantado, Tobias Revefeldt, basgitaro kaj kantado kaj Andreas Lindqvist, tamburoj.
Kasedaro
[redakti | redakti fonton]- From the edge of the alternative universe (1993)
- Piercing the illusion (1994)
- Intergalactic onioshredder (1995)
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La muzikgrupa nomo aludas al la sanskrita koncepto अहिंसा [ahiṃsā] de senperforto.