Ahmad Esmat Abd al Megid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad Esmat Abd al Megid
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1923 (1923-03-22)
en Aleksandrio
Morto 21-an de decembro 2013 (2013-12-21) (90-jaraĝa)
en Kairo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Universitato de Aleksandrio • Pariza Fakultato de Juro • Collège Saint Marc, Alexandria
Okupo
Okupo diplomatoadvokatopolitikisto
vdr

Ahmad Esmat Abd al MegidAhmed Asmat Abdel-Meguid (arabe أحمد عصمت عبد المجيد‎; 22a de Marto 1923[1][2][3] – 21a de Decembro 2013) estis egiptia diplomato. Li servis kiel egiptia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj inter 1984 kaj 1991, kaj kiel Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj el 1991 ĝis 2001.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintaj en Aleksandrio en Marto 1923, Abdel Megid ricevis gradon pri juro el Aleksandria Universitato en 1944 antaŭ akiri doktoriĝon pri internacia juro el la Universitato de Parizo en 1947.[5] Li aliĝis al la egiptia ministerio pri eksterlandaj aferoj en 1950 kaj laboris en kelkaj departementoj, partikulare de la Britia kaj Francia sekcioj. En 1967 li estis nomumita Prezidanto de la Ŝtata Informservo, posteno kiun li plenumis dum unu jaro.[6] Li iĝis ambasadoro en Francio en 1970, deputita Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en 1970, kaj alta reprezentanto de Egiptio en Unuiĝintaj Nacioj en 1972. Li servis en tiu posteno ĝis 1983, kaj poste kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj el 1984 ĝis 1991, kiam li estis elektita Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj.[5]

Li mortis en Kairo la 21an de Decembro 2013, estante 90-jaraĝa.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]