Ahmad Zahir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ahamd Zahir (perse احمد ظاهر) (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Kabulo; mortis la 14-an de junio 1979 en Salang) estis unu el la plej famaj muzikistoj kaj kantistoj de Afganio kiu kantis ne nur en daria lingvo, sed ankaŭ kelkajn kantojn en la paŝtoa kaj la angla lingvoj. Li dum sia mallonga vivo eldonis 33 albumojn, sed bedaŭrinde pro aŭtoakcidento finis liaj sukcesoj ĉar en la jaro 1979 kiam li havis nur 33 jarojn, tragike mortis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ahamd Zahir naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Kabulo kaj kiam li estis lernanto komencis kanti kaj kiam li estis lernanto de Habibia mezlernejo, li kantis sian unuan kanzonon kies nomo estis "Aĥar aj darja" kaj poste li ekkantis en la radio de Afganio. li poste iris al Barato por studi muzikon, por unua fojo li uzis okcidentajn muzikilojn en afganaj kanzonoj kaj pro siaj kanzonoj li pli famiĝis ol sia patro kiu estis ĉefministro de Afganio.

Kantada kariero[redakti | redakti fonton]

Ahmad Zahir klopodis uzi bonajn poeziaĵojn kaj tial multaj el liaj kanzonoj estas kantitaj laŭ poemoj de famaj gepoetoj kiel Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi, Hafizo, Mosleh-od-din Sadio, Omar Ĥajam, Forug Farroĥ-Zad, Abolqasem Lahouti kaj tiel plu. Multaj el liaj kanzonoj ĝis nun tre plaĉas al afganoj kiel "Ĥuda bud jarat", "Madari man", "Az piŝe man bero ke dil azaram", "Barajam girja kon imŝab", "Aĝab sabri ĥoda darad" kaj tiel plu.

Morto[redakti | redakti fonton]

Laŭ oni diro li estas mortigita de "Hafizollah Amin" pro kialoj, sed oni ne certas pri tio kaj ĝis nun neniu elkomprenis pri kio kaŭzis lian morton kaj oni dubas pri lia aŭtoakcidento. Lia tombo estas en tombejo "ŝuhadaje salehin" en Kabulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lia retejo Kanzonoj de Ahmad Zahir