Ahmad ibn Tulun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad ibn Tulun
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 835 (0835-09-20)
en Bagdado
Morto 14-an de majo 884 (0884-05-14) (48-jaraĝa)
en Al-Qatta'i
Lingvoj arabatjurka lingvaro
Familio
Patro Tulun
Infanoj Khumarawayh ibn Ahmad ibn Tulun • Shayban ibn Ahmad ibn Tulun • Al-Abbas ibn Ahmad ibn Tulun • Rabi'a ibn Ahmad ibn Tulun
Okupo
Okupo militisto
vdr
Minareto de la Moskeo de Ibn Tulun, nome la plej granda ĝis nun restanta konstruaĵo el la Tulunida periodo.

Ahmad ibn Tulun (arabe أحمد بن طولون, Aḥmad ibn Ṭūlūn; ĉ. 20a de Septembro 835 – 10a de Majo 884) estis la fondinto de la dinastio de Tulunidoj kiu regis Egiption kaj Sirion inter 868 kaj 905. Origine turka sklav-soldato, en 868 Ibn Tulun estis sendita al Egiptio kiel guberniestro de la kalifo de Abasidoj. Post kvar jaroj Ibn Tulun establis sin kiel sendependa reganto forpelante la kalifan impostagenton, nome Ibn al-Mudabbir, ekkontrolante la egiptiajn financojn, kaj establante grandan militforton persone fidelan al si mem. Tiu procezo estis faciligita de la nestabila politika situacio en la kortego de Abasidoj kaj de la priokupado de la abasida regento, al-Muvafak, pro la militoj kontraŭ la Safaridoj kaj kontraŭ la ribelo de negroj. Ibn Tulun ankaŭ zorgis por establi efikan administracion en Egiptio. Post reformoj de la impostada sistemo, riparoj en la irigacia sistemo, kaj aliaj mezuroj, la ĉiujara impostorikolto kreskiĝis ege markite. Kiel simbolo de sia nova reĝimo, li konstruis novan ĉefurbon nome al-Qata'i, norde de la malnova ĉefurbo nome Fustat.

Post 875/6 li eniris en malferman konflikton kun al-Muvafak, kiu klopodis malsukcese elpostenigi lin. En 878, kun subteno de la frato de al-Muvafak, nome kalifo al-Mu'tamid, Ibn Tulun ekhavis la regadon de Sirio same kiel de la distriktoj landlimaj kun la Bizanca Imperio, kvankam la kontrolo de Tarso partikulare montriĝis malforta. Dum sia foresto en Sirio, lia plej aĝa filo kaj sendito, nome Abbas, klopodis ekhavi povon en Egiptio, kio kondukis al la enprizonigo de Abbas kaj la nomumo de la dua filo de Ibn Tulun, nome Ĥumaraŭajh, kiel lia heredanto. La dizerto en 882 de aĝa komandanto, Lu'lu', al al-Muvafak, kaj la dizerto de Tarso, devigis Ibn Tulun reveni al Sirio. Senpovigita, al-Mu'tamid klopodis fuĝi el la kontrolo de lia frato al la teritorio de Ibn Tulun sed li estis kaptita de la agento de al-Muvafak, kaj Ibn Tulun kunvenigis asembleon de juristoj ĉe Damasko por denunci al-Muvafak kiel uzurpinto. Lia klopodo en aŭtuno 883 por rekapti Tarson malsukcesis, kaj li malsaniĝis. Reveninte al Egiptio, li mortiĝis en Majo 884 kaj estis sukcedita de Ĥumaraŭajh.

Ibn Tulun staris kiel la unua guberniestro de ĉefa provinco de la Abasida Kaliflando ne nur kiu establis sin mem kiel majstro sendependa el la Abasida kortego, sed ankaŭ kiu pasis la povon al sia filo. Li estis tiele ankaŭ la unua reganto ekde la Ptolemeaj Faraonoj kiu faris Egipton sendependa politika povo denove, kun sfero de influo enhavanta Sirion kaj partojn de Magrebo, malfermante la vojon por posta Egipt-bazaj reĝimoj kiaj la Iĥŝididoj kaj la Fatimidoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Al-Balawi, Abu Muhammad 'Abdallah ibn Muhammad al-Madini (1939). Kurd 'Ali, Muhammad, ed. Sirat Ahmad ibn Tulun. Cairo: Maktabat al-Thaqafah al-Diniyyah.
  • Becker, C. H. (1987). "Aḥmed b. Ṭūlūn". In Houtsma, Martijn Theodoor. E.J. Brill's First Encyclopaedia of Islam, 1913–1936, Volume I: A–Bābā Beg. Leiden: BRILL. pp. 190–191. ISBN 90-04-08265-4.
  • Bianquis, Thierry (1998). "Autonomous Egypt from Ibn Ṭūlūn to Kāfūr, 868–969". In Petry, Carl F. Cambridge History of Egypt, Volume One: Islamic Egypt, 640–1517. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 86–119. ISBN 0-521-47137-0.
  • Bonner, Michael (2010). "The waning of empire, 861–945". In Robinson, Charles F. The New Cambridge History of Islam, Volume I: The Formation of the Islamic World, Sixth to Eleventh Centuries. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 305–359. ISBN 978-0-521-83823-8.
  • Brett, Michael (2011). "Egypt". In Robinson, Chase F. The New Cambridge History of Islam, Vol. 1: The Formation of the Islamic World, Sixth to Eleventh Centuries. Cambridge and New York: Cambridge University Press. pp. 506–540. ISBN 978-0-521-83823-8.
  • Cobb, Paul M. (2001). White Banners: Contention in 'Abbāsid Syria, 750–880. Albany, NY: State University of New York Press. ISBN 0-7914-4880-0.
  • Corbet, Eustace K. (1891). "The Life and Works of Aḥmad ibn Ṭūlūn". The Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland: 527–562. ISSN 0035-869X. JSTOR 25197067.
  • Gil, Moshe (1997) [1983]. A History of Palestine, 634–1099. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-59984-9.
  • Gordon, Matthew S. (2000). "Ṭūlūnids". The Encyclopedia of Islam, New Edition, Volume X: T–U. Leiden and New York: BRILL. pp. 616–618. ISBN 90-04-11211-1.
  • Gordon, Matthew S. (2001). The Breaking of a Thousand Swords: A History of the Turkish Military of Samarra, A.H. 200–275/815–889 C.E. State University of New York Press. ISBN 978-0-7914-4795-6.
  • Hassan, Zaky M. (1986). "Aḥmad b. Ṭūlūn". The Encyclopedia of Islam, New Edition, Volume I: A–B. Leiden and New York: BRILL. pp. 278–279. ISBN 90-04-08114-3.
  • Kennedy, Hugh N. (2004). The Prophet and the Age of the Caliphates: The Islamic Near East from the 6th to the 11th Century (Second ed.). Harlow, UK: Pearson Education Ltd. ISBN 0-582-40525-4.
  • Swelim, Tarek (2015). Ibn Tulun: His Lost City and Great Mosque. Cairo: The American University in Cairo Press. ISBN 978-977-416-691-4.