Saltu al enhavo

Ahmet Necdet Sezer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmet Necdet Sezer
Persona informo
Ahmet Necdet Sezer
Naskiĝo 13-an de septembro 1941 (1941-09-13) (83-jaraĝa)
en Afyonkarahisar
Religio sunaismo vd
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Turkio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ankara University Law School (en) Traduki
Ankara Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ahmet Necdet Sezer
Familio
Edz(in)o Semra Sezer (en) Traduki (1964–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo juĝisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahmet Necdet SEZER [ ɑhˈmɛt ˈnɛd͡ʒdɛt ˈsɛzɛr ] (naskita la 13-an de septembro 1941 en Afyon) funkciis kiel la 10-a Prezidanto de la Respubliko de Turkio de 2000 ĝis 2007 [1].

La turka Granda Nacia Asembleo elektis Sezer kiel prezidanton en majo 2000 post kiam la sepjara ofico de sia antaŭulo Süleyman Demirel eksvalidiĝis. La 28-an de aŭgusto 2007, li estis anstataŭigita per Abdullah Gul.

Sezer doktoriĝis ĉe la Fakultato de Juro de la Ankara Universitato kaj poste fariĝis juĝisto. Ekde 1983 li laboris ĉe la Kortumo de Kasacio kaj en 1988 li estis nomumita al la Konstitucia Kortumo fare de la tiama prezidanto generalo Kenan Evren, kies prezidanto li iĝis en 1998 kiel la posteulo de Yekta Güngör Özden. Post kiam li estis elektita fare de parlamento en la tria raŭndo la 5-an de majo 2000, li estis ĵurkonfirmita la 10-an Prezidanto de la Respubliko la 16-an de majo 2000, sukcedante Süleyman Demirel.

Sezer estis la unua turka prezidanto kiu estis nek parlamentano nek de la armeo.

Dum lia permanenta ofico, li foje malkonsentis kun sia ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan de la Justeco kaj Evolupartio [2]. Sezer reprezentis forte laika kaj EU-amika politiko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Presidency of the Republic of Turkey : Ahmet Necdet SEZER.
  2. TE Bilisim - Abdullah Tekin Başbakan: Ahmet Necdet Sezer'den çok çektim. haberpopuler.com. Arkivita el la originalo je 2021-07-31. Alirita 24 May 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]