Ahu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ahu Tongariki fotita dum la ekspedicio de Katherine Routledge al Paskinsulo en 1914. En la fono kratero Rano Raraku

Ahu estas ŝtonplataĵoj en Paskinsulo, konstruitaj de la origina polinesia loĝantaro de la insulo por ceremoniaj kaj sociaj celoj. Krom monumentaj statuoj moai, plataĵoj ahu apartenas al la plej elstaraj ŝtonaj memorindaĵoj en Paskinsulo. Ĝi troviĝas laŭlonge de la tuta marbordo kaj escepte ankaŭ ene de la insulo. Ĉiu el la plataĵoj servis al unu vilaĝo kiel socia, religia kaj enteriga centro. Dum la ceremonioj insulanoj manipulis sur la plataĵoj per grandaj lignaj figuroj, kovritaj per ŝtofoj "tapa". Tiujn ĉi ceremoniojn priskribis La Pérouse kaj Eugène Eyraud.[1]

La plataĵoj ahu diferenciĝas unu de la alia per aspekto, grandeco kaj konserviteco. Sur la insulo troviĝas pli ol 300 ahu kaj ĉirkaŭ 125 el inter ili en la fina periodo portis statuojn moai. Multaj ahu havis nur unu moai, male sur Ahu Tongariki, la plej granda ahu surinsule, longa ĉ. 200 metrojn, estis lokitaj 15 moai. Kelkaj ahu estas ornamitaj per petroglifoj, prezentantaj homajn kapojn aŭ diversajn bestojn. Pluraj ahu estis en la lastaj jardekoj rekonstruitaj (inkluzive starigon de kelktunaj statuoj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stéphen Chauvet, Easter Island and its Mysteries, 1935, ĉap. Monuments and Megaliths

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]