Aidoso-retaksado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La movado aidoso-retaksada estas malstrikte ligita grupo de aktivistoj, ĵurnalistoj, civitanoj, sciencistoj, esploristoj, kaj doktoroj kiuj neas, defias, aŭ pridemandas, diversmaniere, la kutiman sciencan konsenton ke HIV estas la kaŭzo de aidoso.

Iliaj tipaj asertoj estas:

  • HIV ne ekzistas
  • HIV estas sendanĝera retroviruso
  • HIV ekzistas, kaj eble kaŭzas aidoson, sed neniu jam pruvis tion
  • HIV ekzistas, sed ne kaŭzas aidoson; aliaj infektaj faktoroj kaŭzas aidoson
  • HIV ekzistas, sed ne kaŭzas aidoson; aidoso ne estas kontaĝa
  • HIV ekzistas, sed ne kaŭzas aidoson; kombino de aliaj infektaj kaj neinfektaj faktoroj kaŭzas aidoson
  • HIV ekzistas, kaj eble kaŭzas aidoson, sed nur en kombino kun aliaj faktoroj

Ĉi tiuj asertoj ofte frustras kaj kolerigas la plimulton de sciencistoj, kiuj diras ke la malkonsentantoj malagnoskas la sciencan indicon, kiu subtenas la rolon de HIV pri aidoso, kaj ke ili danĝere minacas publikan sanon per siaj daŭraj agadoj.

Disidentoj asertas ke la kutima alveno al aidoso, bazita en HIV-kaŭzado, kaŭzis neĝustajn diagnozojn, psikologan teruron, toksajn kuracojn, kaj malŝparon da publika mono. La debato pri ĉi tiu temo ekde ĉirkaŭ 1980 ĝis nun kreis koleron kaj pasion de ambaŭ flankoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]