Nigrabrusta ajmofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aimophila humeralis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrusta ajmofilo
Nigrabrusta ajmofilo
Nigrabrusta ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. humeralis
Aimophila humeralis
(Cabanis, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Peucaea humeralis.jpg
Peucaea humeralis

La Nigrabrusta ajmofilo (Aimophila humeralis) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas endemia de okcidenta kaj suda Meksiko, el Jalisco ĝis Guerrero.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj.

Plenkreskulo estas 15 cm longa. Inoj kaj maskloj estas similaj. La kapo estas malhelgriza al nigreca, kun blankaj malgranda strio el bekobazo al okulo, pli markata mustaxca strio kaj gorĝareo, separataj de nigraj areoj. En supra parto de la brusto estas nigra larĝa strizono. La resto de la brusto estas blankeca kaj la ventra parto estas pli sablokolora. Estas distinga de tiu specio ankaŭ la ruĝecbruna dorso, kiu rimarkindas el la resto de supraj partoj pli brunecgriza.

Ili manĝas kutime insektojn, semojn kaj malgrandajn fruktojn. La ino demetas 2 al 5 ovojn en kupolaj nestoj faritaj el pajlo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]