Ain't I a Woman?

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Ain't I A Woman?" (Esperante "Ĉu mi ne estas virino?") estas la nomo laŭ kiu koniĝis senprepara parolado, kiun faris Sojourner Truth, usona eks-sklavo el Novjorkio. Ŝi faris la paroladon ĉe la Virina Kongreso (angle Women's Convention) en Akron, Ohio la 29-an de majo, 1851. Ne nur rimarkindas, ke Truth estis virino parolanta antaŭ homamaso, sed ankaŭ, ke ŝi estis nigrahaŭta dum tempo, kiam sklaveco ankoraŭ estis leĝa en Usono.

Truth diskutis, ke kvankam usona kulturo ofte donis al blankhaŭtaj virinoj iajn privilegiojn (plej rimarkinde ties nedevigon labori ekster la domo), tiun ĉi opcion oni ne oferis al nigrahaŭtaj virinoj.

Teksto de la parolado[redakti | redakti fonton]

Unua registrita versio[redakti | redakti fonton]

Marius Robinson, kiu ĉeestis la kongreson kaj laboris kun Truth, registris sian version de la parolado la 21-an de junio, 1851 en la tiutaga eldono de la Kontraŭsklaveca Bukulo (angle Anti-Slavery Bugle).[1]

Unu el la plej unikaj kaj interesaj paroladoj de la kongreso faris Sojourner Truth, liberigita sklavo. Estas neeble transdoni ĝin al papero, aŭ komuniki iun ajn sufiĉan ideon de la reakcio, kiun ĝi ĉerpis el la aŭdienco. Nur tiuj povas aprezi ĝin, kiuj vidis ŝian potencan formon -- ŝian seriozan, honestan geston -- kaj aŭskultis ŝiajn fortajn kaj verajn vortojn. Ŝi proksimiĝis al la podio kaj alparolante la Prezidanton diris kun granda simpleco: "Ĉu mi rajtas diri kelkajn vortojn?" Ricevinte jesan respondon, ŝi antaŭeniris:
Citaĵo
 Mi volas diri kelkajn vortojn pri tiu ĉi afero. Mi estas la rajtoj virinaj. Mi havas tiom da muskolo, kiom havas iu ajn viro, kaj mi povas labori tiom, kiom iu ajn viro. Mi estas pluginta kaj kolektinta kaj senŝeliginta kaj tranĉinta kaj falĉinta, kaj ĉu iu ajn viro povas fari pli ol tio? Mi aŭdas multe pri la seksoj estantaj egalaj. Mi povas alporti tiom, kiom iu ajn viro, kaj povas manĝi tiom ankaŭ, se mi povas ĝin ekteni. Mi estas tiel forta, kiel iu ajn viro kiu estas nun. Koncerne intelekto, ĉio, kion mi povas diri estas, se virino havas pindon, kaj viro havas kvarton - kial ŝi ne povas havi plena sian etan pindon? Vi ne timendas doni al ni niajn rajtojn pro la timo, ke ni prenos tro, - ĉar ni ne povas preni pli ol povos teni nia pindo. La malriĉulo ŝajnas esti tute konfuzita, kaj ne scias, kion fari. Nu, geknaboj, se vi havas rajtojn virinajn, donu ĝin al ŝi kaj vi sentos vin pli bone. Vi havos viajn proprajn rajtojn, kaj ili ne estos tiel ĝenaj. Mi ne povas legi, sed mi povas aŭdi. Mi estas aŭdinta la Biblion kaj lerninta, ke Evo kaŭzis, ke homo pekis. Nu, se virino renversis la mondon, nepre donu al ŝi ŝancon ripari ĝin denove. La Damo parolis pri Jesuo, kiel li neniam rifuzis virinon, kaj ŝi pravis. Kiam mortis Lazaro, Maria kaj Marta venis al li kun fido kaj amo kaj petegis, ke li kreskigu sian fraton. Kaj ploris Jesuo kaj alvenis Lazaro. Kaj kiel eniris Jesuo en la mondon? Per Dio, kiu lin kreis kaj la virino, kiu lin naskis. Viro, kie estis via rolo? Sed la virinoj supreniras sanktigita estu Dio kaj malmulte da viroj supreniras kun ili. Sed viro estas en malfeliĉa pozicio, la malriĉa sklavo estas sur li, kaj alproksimiĝas la virino, li estas nepre inter akcipitro kaj buteo. 

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amazing Life page. Sojourner Truth Institute site. Arkivita el la originalo je 2013-08-12. Alirita December 28 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-12. Alirita 2010-03-11.