Air Force One

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boeing VC-25 (Militversio de Boeing 747) flugas sur Monto Rushmore.

La Air Force One (esperante Aerarmeo Unu aŭ Aerforto Unu) estas oficiala aviadtrafika voknomo por aviadilo, en kiu prezidanto de Usono trovigas. Nuntempe Boeing VC-25 (Militversio de Boeing 747) estas ofte uzata por oficiala aviadilo de usona prezidanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua prezidanto, kiu komencis vojaĝi tra aviadilo estas Franklin D. Roosevelt. Dum la dua mondmilito, Roosevelt vizitis Marokon tra Dixie Clipper kun flugkompanistoj de Pan Am por eviti atakon de germanaj submarŝipoj. La Usonaj Armeaj Aerfortoj (USAAF, antaŭulo de USAF) modifis unu Consolidated C-87A (Transportversio de bombaviadilo B-24 Liberator) por uzi ĝin kiel transporta aviadilo de VIP en 1943. Tamen Sekreta Servo (La eskorta servo de Usona prezidanto) rifuzis ĝin pro rendimento de aviadilo. Tial Douglas C-54 Skymaster iĝis fakta unua oficiala aviadilo por usona prezidanto. Tra tiu aviadilo, Prezidanto Roosevelt vojaĝis al Jalto en 1945 por partopreni en Jalta konferenco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]