Airway Heights (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Airway Heights
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 99001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 757  (2020) [+]
Loĝdenso 808 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 39′ N, 117° 35′ U (mapo)47.643611111111-117.58638888889Koordinatoj: 47° 39′ N, 117° 35′ U (mapo) [+]
Alto 731 m [+]
Areo 13,318263 km² ( 133 1.8 263 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Airway Heights (Vaŝingtonio)
Airway Heights (Vaŝingtonio)
DEC
Airway Heights
Airway Heights
Situo de Airway Heights
Airway Heights (Usono)
Airway Heights (Usono)
DEC
Airway Heights
Airway Heights
Situo de Airway Heights

Map

vdr

Airway Heights [pron. ERŭej HAJC, signifanta Aervojaj Altejoj] estas malgranda urbo en Kantono Spokena, Vaŝingtonio. Ĝi situas rekte okcidente de la urbo Spokeno. En la censo de 2000 oni nombris tie 4 500 loĝantojn.

Situo de Airway Heights, Vaŝingtonio en Kantono Spokena
Situo de Airway Heights, Vaŝingtonio en Kantono Spokena

La nomo de la urbo aludas ĝian proksimecon al aerarmea bazo Fairchild kaj al la spokena flughaveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Airway Heights oficiale organiziĝis kiel urbo je la 28-a de junio, 1955.

Ekonomia disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Kreskon spronis la malfermiĝo de malgranda prizono fare de la Vaŝingtonia Ministerio de Korektoj en 1992, kaj la debuto (en 2001) de kazino proprietata de la Kalispela Tribo de Indianoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Airway Heights situas ĉe latitudo de 47°38'37" N kaj longitudo de 117°35'11" W (47.643648, -117.586491). Laŭ la usona censa instanco, la urbo havas surfacan areon de 12,6 km², tute sektera.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2000, jen kelkaj bazaj statistikaj faktoj pri la urbo:

  • 4 500 loĝantoj
  • 958 hejmoj
  • 656 familioj
  • 1 095 loĝejaj unuoj, je meza denseco de 86.6/km²

La loĝantoj, laŭrase, estis

  • 79,44% t.n. blankaj (plejparte eŭropdevenaj),
  • 10,47% t.n. nigraj (almenaŭ parte afrikdevenaj),
  • 3,20% nordamerik-indiĝenaj (t.n. indianoj kaj eskimoj),
  • 1,84% azidevenaj,
  • 0,38% pacifikinsulanaj,
  • 1,56% de aliaj rasoj, kaj
  • 3,11% de po pli ol unu raso
  • 9,93% el la loĝantoj (de kia ajn raso) apartenis al la etno "Hispana aŭ latina"

El la 958 hejmoj,

  • 40,7% enhavis infanojn malpli ol 18-jaraĝajn
  • 45,7% enhavis geedzajn parojn kunloĝantajn
  • 18,9% havis inan ĉefloĝanton sen edzo ĉea, kaj
  • 31,5% ne estis familioj (25,3% konsistis el unuopuloj kaj 6,2% havis solan loĝanton pli ol 65-jaraĝa)

La aleatora hejmo havis 2,55 loĝantojn, kaj la meza nombro de anoj en familio estis 3,02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]