Aizpute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aizpute
Urbo
Aizputes Sv.Jāņa luterāņu baznīca (2).jpg
Lutera preĝejo
LVA Aizpute flag.png
Flago
Aizpute COA.svg
Blazono
Lando Latvio Latvio
Distrikto Dienvidkurzeme
Historia regiono Kuronio
Rivero Tebra
Koordinatoj 56° 43′ 18″ N 21° 36′ 01″ O / 56.72167 °N, 21.60028 °O / 56.72167; 21.60028 (mapo)
Areo 6,9 km² (690 ha)
Loĝantaro 4 036 (29.01.2021)
Denseco 584,93 loĝ./km²
Urborajtoj 1378
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-3456
ButtonRed.svg
Europe relief laea location map.jpg
ButtonRed.svg
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Aizpute
Retpaĝo: aizpute.lv

Aizpute estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la okcidento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Dienvidkurzeme kaj situas en orienta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 39 km de Grobiņa, 51 km de Liepāja kaj 176 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 3 955 personoj sur areo de 6,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 571 loĝantoj/km².

La historia centro de Aizpute estas historia monumento de nacia signifo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento, la kasteltumulo Aizpute apud la vojo al Prusion apartenis al la Kuronia ŝtato Bandava. Unue estis menciita en skribaĵoj en Livonia periodo kiel Hasepotten, en la traktato de 1253.[3]

En 1521, post la kolapso de la stato de la Teŭtona ordeno, la episkopujo de Kuronio kun Aizpute fakte sendependiĝis. En 1617 Aizpute iĝis la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Piltene.

En 1795 la Piltene regiono, kune kun Aizpute, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integriĝis en la Kuronian provincon.[4]

En 1900, la etŝpura fervojo Aizpute-Liepāja estis malfermita (fermita en 1964). Dum la revolucio de 1905, batalado okazis proksime de Aizpute (la tielnomita Aizpute Milito).

Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Aizpute estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko de Latvio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Okcidenta Kuronia altebenaĵo sur la bordoj de la rivero Tebra.[5]

Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 800-850 mm jare.[5]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P112 (Kuldīga-Liepāja), P117 (Skrunda-Aizpute) kaj P115 (Aizpute-Kalvene), lokaj vojoj estas V1199 (Aizpute-Saka) kaj V1197 (Aizpute-Ilmāja).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj Jaro Homoj[4][6]
1797 1015 1941 2706
1863 3090 1959 4441
1881 3690 1970 5551
1897 3340 1979 5979
1920 2680 2000 5799
1930 3435 2011 4550
1935 3418 2021 4036

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belarusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[6]
2000 5680 5364 (94%) 123 (2%) 34 (1%) 30 (1%) 24 (0%) 83 (1%) 22 (0%)
2021 3997 3784 (95%) 72 (2%) 22 (0,5%) 21 (0,5%) 11 (0%) 62 (1,5%) 26 (0,5%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ordena kastelruinoj
  • Muzeo en iama grandbieno
  • Ŝtona ponto super Tebra
  • Akvomuelejo kun akvofalo
  • Lutera preĝejo
  • Historia centro

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 7437 - Aizputes pilsētas vēsturiskais centrs. Ŝtata Inspektado por Protekto de Kulturaj Monumentoj
  3. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 1, p. 104.
  4. 4,0 4,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 41.
  5. 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  6. 6,0 6,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Aizpute en Vikimedia Komunejo